Preĝo por la Hebreoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preĝo por la Hebreoj, latine Oremus et pro Iudaeis, nome "ni preĝu ankaŭ por la Hebreoj", estas latina esprimo de la katolika liturgio uzata en la paska celebro dum la antikva latina rito. Temas pri tute ne speciala preĝo, eĉ analoga al samcela hebrea, do sena je apartaj rimarkoj se ne pro la kontrastoj kaj diskutoj kiuj minacis reeksciti la malnovajn luktojn inter kristanoj kaj hebreoj.

Antikva preĝa formularo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 7-a jarcento la preĝo de la Sankta Vendredo estis:

Invito: «Oremus et pro perfidis Judaeis ut Deus et Dominus noster auferat velamen de cordibus eorum; ut et ipsi agnoscant Jesum Christum, Dominum nostrum». “Ni preĝu por la nekredemaj hebreoj por ke Dio kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo forigu el ilia koroj la vualtavolon por ke ankaŭ ili rekonu Jesuon Kriston, nian Sinjoron".

Respondo: “Omnipotens sempiterne Deus, qui etiam judaicam perfidiam a tua misericordia non repellis: exaudi preces nostras, quas pro illius populi obcaecatione deferimus; ut, agnita veritatis tuae luce, quae Christus est, a suis tenebris eruantur” “Eterne ĉiupova Dio, kiu eĉ la nekredemon de hebreoj vi ne ekskludis el via mizerikordo: ellaŭdu niajn preĝojn, kiujn pro sinblindigo de tiu popolo ni adresis al vi; por ke, per la kono de la lumo de via vero, kiu estas Kristo, el iliaj tenebroj ili estu liberigitaj”.

En tiu ĉi esperanta traduko estas konservata la originala senco de la vortoj “Perfidis” kaj “perfidiam”, sed niaepoke la percepto pri tiaj vortoj ŝanĝiĝis al malsamaj sencoj kaj sentoj originante negativajn reagojn en la juda popolo. Tiam papo Johano la 23-a, ignorinte celojn laŭ kiuj tiu antikva preĝa formulo estas praktike tepidigita eĥo de la malbeno iam lanĉita de hebreoj kontraŭ la “nazareoj” (kristanoj), eliminigis la vortojn por eviti ke ili ne odoriĝu je kontraŭjudismo se ne je antaŭsemitismo. Kaj tiel restis en la katolikaj paskaj ritoj latinaj.

Sed venis la Meso kaj aliai liturgiaĵoj en la etnaj lingvoj laŭpermese de la Dua Vatikana Koncilio, kun formuloj tute novaj kaj evitantaj eĉ la ebloj de tiaj riskoj aŭ similaj kritikoj.

Sed la meso latina, kaj do ankaŭ la preĝa formulo de la Sankta Semajno, ne estis eliminita sed lasite al la diskrecio de la lokaj episkopoj.

Nova Formularo[redakti | redakti fonton]

Tamen papo Benedikto la 16-a, male, nuligis tiun diskretecon ordonante ke ĉiu diocezo havu preĝejon por tia latina meso, se fideluloj tion petas.

Kaj tiupinkte en la latina paska rito estis enmetita la novaj modifoj pri kiuj naskiĝis diskuto kaj protekstoj: la sama papo per la motuproprio "Summorum Pontificum" de la 7-a de julio 2007 enkondukigis la jenajn movaĵojn [1]:

Invito: “Oremus et pro Iudaeis. Ut Deus et Dominus noster illuminet corda eorum, ut agnoscant Iesum Christum salvatorem omnium hominum". “Ni preĝu por Hebreoj. Por ke Dio kaj nia Sinjoro iluminu iliajn korojn por ke ili agnosku Jesuon Kriston Savanton de ĉiuj homoj".

Respondo: “Omnipotens sempiterne Deus, qui vis ut omnes homines salvi fiant et ad agnitionem veritatis veniant, concede propitius, ut plenitudine gentium in Ecclesiam Tuam intrante omnis Israel salvus fiat. Per Christum Dominum nostrum. Amen”.Eterne ĉiupova Dio, kiu volas ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj alvenu al la kono pri la vero, favore bonvolu ke, kun la enirado de ĉiuj gentoj en vian eklezion tuta Izraelo estu savita. Per Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen”.

Kompreneble, la nova preĝdormulo validas nur por la rito antikva kaj latina. Kaj do preskaŭ en ĉiuj katolikaj preĝejoj en la Sanktaj Vendredoj oni daŭrigos preĝi laŭ la formularo de la parolataj modernaj lingvoj. Laŭ tiu formularo, ĉie en katolikio vastigita, oni preĝas por hebreoj por ke Dio “ilin helpu ĉiam progresi en la amo al Li kaj en fideleco al interligo kun Li”.

Kritikoj kontraŭ la nova formularo[redakti | redakti fonton]

Sed la preĝo ne kontentigis iujn elstarulojn de la juda mondo, aparte en la itala kaj israela medioj, kiuj vigle (2008) protestis kaj estis minacata la rompo de la dialogo, tute aparte kaj intense sekvata de la popoloj de la du randoj, inter la rabenaro kaj la katolika eklezio.

La plej akra elvenis el la itala rabenaro. En komunikaĵo subskribita de ĝia prezidento, Jozefo Laras [2], oni deklaris ke la nova preĝo konstituas “malvenkon de la simplaj antaŭkondiĉoj de la dialogo ĉar ĝi estas nur ŝajne malpli akra ol la antaŭa. Ĝi enŝtelas ankaŭ en la liturgia praktiko ideon pri dialogo celanta, reale, al la konvertigo de hebreoj al katolikismo, kio estas por ni neakceptebla”. Kaj estis proponita almenaŭ paŭza pripensado en la dialogaj renkontoj kun la katolikaj instancoj.

Aliaj judaj komunumoj, aparte usonaj, reagis en maniero malpli akra, eĉ foje neante ke la nova formularo risku danĝeri al dialogo kun la katolika eklezio.

Kaj iom post iom la nova formularo montris sian raciecon kaj oportunecon elstarigita ankaŭ de eminentaj judaj intelektuloj. Unu valorus por ĉiuj Jacob Neusner, profesoro pri historio kaj teologio de judismo ĉe Bard College de Nova Jorko, aŭtoro abunde citita de Benedikto la 16-a, kun reciproka estimo, en ties libro “Jesuo de Nazareto”. Jacob Neusner, en artikolo, publikigita en Germanio sur "Die Tagespost", trovas nenion ofendigeman en la nova formulo. [3]. Eĉ li ĝin komparas kun analoga preĝo de la hebrea kredantaro, nome “ankaŭ Izraelo preĝas por ke Dio iluminu la korojn de la gentanoj. Pro tio ankaŭ la aliaj monoteismaj religioj, inkluzive de la Katolika Eklezio, rajtas fari la samon, kaj neniu devus sin senti ofendita. Sinteno malsama ol tiu malhelpus ke la gojoj alvenus al la unika Dio revelaciiĝinta al Izraelo en la Torao. Mi pli klare eksplikas: por teologio de judismo rilate nejudojn sur la laŭmodela liturgio de la sinagogo, ripetata trifojn ĉiutage” mi ĉerpis el la teksto, dauras Neusner, referencita de la Authorised Daily Prayer Book de la United Hebrew Congregations of the British Empire (London, 1953), [4] kiu entenas la tradukon al la angla de iu preĝo por la konverto de la nejudoj, tiun recitante oni konkludas la riton ĉiujartage. En tiu teksto, Izraelo, pro sia sankteco (ne do konfuzebla kun la israela ŝtato), dankas al Dio pro tio ke Li kreis la judan popolon malsama ol la aliaj nacioj, kaj propetas por ke la mondo estu enkondukita al perfekteco kaj la tuta homaro alvoku la nomon de la Sinjoro surĝenuiĝante antaŭ Li”.

Laŭ Jacob Neusner, la preĝo recitata, ne unufojon jare sed ĉiutage, resonas ankaŭ en «Estas nia devo laŭdi al la Sinjoro», kiu havas paralelon en pasaĵo de la dekok malbenoj, en kiu oni petas de la Sinjoro la eliminon de la “superrego de la aroganteco”.

Alia simila preĝo troviĝas en Kaddish [5]: “Volu Dio establi sian regnon dum nia vivo kaj en tagoj kaj en la vivo de la tuta domo de Izraelo”.

Tiuj judaj preĝoj estas, aldonas teologoj kaj historiistoj de la katolika flanko, la ekvivalento de tiu volita de Benedikto la 16-a kiu propetas la savon de tuta Izraelo kiam la tempo atingos la plenecon kaj la tuta homaro adheros al la Eklezio. La proselitismaj preĝoj kristanaj kaj judaj kune posedas la saman eskatologian spiriton kaj tenas la pordon de la savo aperta al ĉiuj homoj. Eĉ tio marŝas sur la vojo fosita de judo Ŝalom Ben Ĉorin kiu epitetas Jesuon “Nia frato Jesuo” [6].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Civiltà Cattolica de unua de marto 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]