Prefaco (diservo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La prefaco (latine: praefatio - "enkondukvortoj", "antaŭpreĝo") estas parto de la katolika kaj lutera liturgio de meso (kun komunio), tuj antaŭ la Sanctus. La prefaco apartenas al la proprio, la ŝanĝebla parto de la liturgio, ĝi varias laŭ festoj kaj festotempoj. Ekz. ekzistas prefacoj por la kristnasktempo, por Epifanio, por rekviemoj, la prefaco de la Sankta Triunuo, la ordinara prefaco por mesoj sen propra prefaco kaj aliaj.

La prefaco komencas per la alterna kanto:
Sacerdoto: La Sinjoro estu kun vi.
Komunumo: Kaj kun via spirito.
Sacerdoto: Leviĝu viaj koroj!
Komunumo: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro. / Ni lvas ilin al la Sinjoro.
Sacerdoto: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
Komunumo: Tio estas inda kaj justa.

Poste sekvas la vera prefaco, komencante per la frazo Vere estas inde kaj juste, ke ni danku al vi, ĉiopova Patro, ĉiam kaj en ĉiu loko, per Kristo, nia Sinjoro.... Sekve de la liturgireformo oni enigis aliajn, similajn enkodukfrazojn.