Prefektujo
Prefektujo estas administra zono regata de prefekto kaj kies ĉefurbo nomiĝas prefektejo.
Enhavo |
Romia imperio [redakti]
Ekde la imperiestro Diokleciano, la romia imperio partiĝis je kvar prefektujoj:
Ĉiu estis regata de prefekto de pretorejo, kaj partigata je diocezoj kiuj subpartiĝis je romiaj provincoj.
Nuna epoko [redakti]
La vorto prefektujo estas uzata en kelkaj landoj por nomi provincojn kiujn regis prefekto.
Centr-Afrika Respubliko [redakti]
Centr-Afrika Respubliko estas dividita en 17 unuojn: 14 prefektujojn, 2 ekonomiajn prefektujojn, kaj 1 aŭtonoman komunumon.
Francio [redakti]
Prefektujoj kovras la tri teritoriajn kategoriojn: la departementoj, la regionoj kaj la maraj prefektujoj.
Ĝenerala konsilio administras departementon kaj prefekto regas departementan prefektujon, kvankam la teritorioj identas, ĉar ili havas malsamajn instancojn. Ĉiu prefektujo partiĝas je subprefektujoj kongruantaj arondismentoj.
Same, regiona konsilio administras regionon kaj regionprefekto regas regionan prefektujon.
Kaj ekde la falo de la reĝeco en Francio, maraj prefektujoj anstataŭas la eksajn amiralujojn. Ĝiaj ĉefaj misioj estas la mara asekurado (dank'al la Regionaj perantaj centroj de prigardado kaj de helpado), la mara sekureco kaj la mediprotektado.
La tri francaj maraj prefektujoj estas:
- Prefektejo: Brest
- Mediteraneo (fr: TTT-ejo)
- Prefektejo: Tulono
- Maniko kaj Norda Maro (fr: TTT-ejo)
- Prefektejo: Ĉerburgo
Japanio [redakti]
Fojfoje, oni tradukas administran dividon To-dō-fu-ken (japane: 都道府県) al Prefektujo. vd. Japanaj gubernioj.