Pregny-Chambésy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pregny-Chambésy
Blazono de Pregny-Chambésy
komunumo en Svislandokomunumo en Francio
Kantono Ĝenevo
Distrikto ne estas distrikto en Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46° 15′ 00″ N 6° 08′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.13333 °O / 46.25000; 6.13333 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 00″ N 6° 08′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.13333 °O / 46.25000; 6.13333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3 386
Areo 3,25 km²
Alteco 416 m super marnivelo
Poŝtkodo 1292
Komunumkodo 6634
Mapo de Pregny-Chambésy
vdr

Pregny-Chambésy estas svisa komunumo en la Kantono Ĝenevo, ĉe la norda bordo de Lago Lemano ĉirkaŭ 4 km norde de Ĝenevo.

Ĝi situas proksime de grandaj internaciaj organizoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj, la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco aŭ la Monda Organizaĵo pri Meteologio.

La komunumo konsistas el la urboj Pregny, Chambésy du haut kaj Chambésy du bas kaj estas najbara de la komunumoj Bellevue, Ĝenevo kaj Le Grand-Saconnex.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 3 880 loĝantoj sur areo de 3,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 198 loĝantoj/km².

Rojo Marquet-Gobé-Vengeron[rompita ligilo] trafluas la komunumon, kaj pasas en tubo ie sub ŝelko de la aŭtovojo A1, kiu tie kunigas la nacia ŝoseo 1-a (aŭ "Route de Lausanne")

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]