Pregrada
El Vikipedio
Bazaj informoj[redakti]
Pregrada estas urbo en Kroatio, en departemento Krapina-Zagorje.
- Areo: 49 km²
- Loĝantaro en la municipo: 7 160, en la urbo: 1 1650
- Poŝtkodo: 49 218
- Telefonprefikso: 49
- Aŭtokodo: KR
Situo[redakti]
Pregrada situas proksime de la slovena landlimo. Ankoraŭ 25 komunumoj apartenas al la municipo.
Historio[redakti]
Post la mezepoko la urbeto situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. Ĝis Traktato de Trianon Pregrada apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al departemento de Varaždin, al distrikto de Pregrada, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
