Prelato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prelata sutano.

En la Katolika Eklezio prelato estas presbitero, sekulara aŭ regulara, kiu havas jurisdikcion en ekstera forumo.

La vorto devenas el la latina prælatus, preterita participo de la verbo “præferre”, kiu signifas “preferi” kiu ĝenerale indikas la personon elstarantan sur la aliajn en determinita konveno aŭ asembleo aŭ jurisdikcia afero…

La plejaltranga prelato estas tiu kiu asistas la papon en la gvidado de la Eklezio en kongregacio de Roma kurio, dum la malplialta ranga prelato estas abato, aŭ superulo de religia ordeno neordinita episkopo.

Ĉiuj prelatoj distingiĝas per la titolo de monsinjoro

Ĵuse en la praktiko kaj en la kanona kodo eniris nova tipo de prelato, dirita “persona prelateco” (perona prelataĵo), kiel en la kazo de kristana laika kongregacio Opus Dei kies superulo estas prelato sen teritoria jurisdikcia sed nur sur personoj.[1]

Tipoj de Prelataro[redakti | redakti fonton]

  1. Prelato kun ofico
  2. Prelato honora (honoris cauza)
  3. Prelato persona.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dominique Le Tourneau, « Les prélatures personnelles dans la pastorale de Vatican II », L'Année Canonique, no 28,‎ 1984, p. 197-219.