Premio Ada Fighiera-Sikorska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Ada Fighiera-Sikorska
honorigo
Nomita laŭ Ada Fighiera Sikorska
Fondita en 2004
vdr

La premio Ada Fighiera-Sikorska inter la jaroj 2004 kaj 2018 en ĉiu aŭtuno atribuiĝis kadre de la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Katalunio. Ĝi memorigis pri la la pola-itala esperantistino Ada Fighiera-Sikorska, en 1962 transpreninta de Teodor Jung la gazeton Heroldo de Esperanto, kaj ĝin redaktinta dum 36 jaroj ĝis sia forpaso: unue, dum 17 jaroj en Bruselo, poste, dum 9 jaroj en Madrido, fine, de 1988 ĝis 1996, en Torino. La Premio konsistis el medalo kaj diplomo sur kiu, krom la nomo de la Internacia Esperanto-Semajno, aperis reliefa bildo de Ada Sikorska kaj - dorse - la gravurita nomo de la premiito, dato kaj loko de la Semajno.[1] Unua premiito la 3-an de oktobro 2004 en Salou fariĝis Augusto Casquero el Valencio pro sia plurjardeka sindediĉa agado por Esperanto en diversaj landoj kiel kursgvidanto, preleganto, organizanto de multaj naciaj kaj internaciaj kongresoj.[2].

En 2005 per la premio distingiĝis Raymond Bore.[3][4] En 2007 honoriĝis Antonio Marco Botella,[5] en 2008 Baldur Ragnarsson,[6]en 2009 Katalin Kováts,[7] kaj la 5-an de oktobro 2010 per ĝi honoriĝis Maria Rafaela Urueña Àlvarez.[8] En 2012 la premiito estis la germano Vilhelmo Lutermano,[9] kaj en 2013 la pola-germana esperantistino Alicja Lewanderska-Quednau.[10]

En 2017 premiiĝis Ana Manero kaj la projekto de bitoteko kaj en 2018 Barbara Pietrzak pro sia agado kadre de Pola radio.

Listo de premiitoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]