Premio Emmy
La Premioj Emmy estas dediĉataj al usona televida produktaĵoj, precipe en la amuza sektoro.
La premiojn aljuĝas tri disaj organizaĵoj:
- La Akademio pri Televidaj Artoj kaj Sciencoj (Academy of Television Arts & Sciences, Los-Anĝeleso) premias pri la usona amuz-prezento kern-tempa (escepte de sportaĵoj).
- La Nacia Akademio pri Televidaj Artoj kaj Sciencoj (National Academy of Television Arts & Sciences, Novjorko) premias novaĵajn kaj sportajn programojn escepte de dokumentaj produktaĵoj.
- La Internacia Akademio pri Televidaj Artoj kaj Sciencoj (International Academy of Television Arts & Sciences, Novjorko) premias produktaĵojn el landoj ekster Usono.