Premio Grabowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Premio Grabowski estas speciala premio, kiu celas subteni la tutmondan esperantan kulturon, precipe por originala kaj tradukita beletro. La premio estas nomita laŭ Antoni Grabowski kaj estas atribuata fare de la Fondaĵo Antoni Grabowski de Universala Esperanto-Asocio. Ĵurio kiu aljuĝas la premion estas tripersona kaj konsistas el Ulrich Lins, István Ertl kaj Shi Chengtai.

En 2010 la premion ricevis Klivo Lendon pro la esperantigo de La Origino de Specioj de Charles Darwin kaj Geoffrey Sutton kiu verkis la anglalingvan enciklopedion pri la originala literaturo en Esperanto Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. La tria, speciala premio estis dediĉita al la memoro de Madeleine de Zilah, kiu kunfondis la revuon La Gazeto en 1985 kaj kunredaktis ĝin ĝis sia subita forpaso en 2009[1].

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-esperanto