Premio Pirlot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Pirlot
award, award nominees, award recipients or award ceremony
vdr

La Premio Pirlot estas premio ĉiujare aljuĝata al la plej bona scienca (ne esperantologia aŭ interlingvistika) publikigaĵo en Esperanto. Ĝi estis fondita de Germain Pirlot. La decidon pri la aljuĝo faras la Senato de AIS San-Marino, kiu akceptas proponojn ĝis fine de marto de la jaro post la eldonjaro.

Listo laŭ jaro[redakti | redakti fonton]

  • 1994 Dan Maxwell, M. Preotu, A. P. Tacu: Lingvo kaj Cibernetiko.
  • 1995 Reinhard Selten, Jonathan Pool: "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj".
  • 1996 Igor J. Galajĉuk: "10-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco. Sciencaj Resumoj".
  • 1997 Carlo Minnaja: vocabolario italiano-esperanto (vortaro itala-esperanta).
  • 1998 (ne aljuĝita)
  • 1999 Wim De Smet: Nova Biologia Nomenklaturo.
  • 2001 Amri Wandel/David Galadí-Enríquez: La kosmo kaj ni.
  • 2002 (ne aljuĝita)
  • 2003 (ne aljuĝita)
  • 2004 Helmar Gunter Frank, Natalja Maksimova: Informaciteorio por komunikadsciencistoj
  • 2016
  • 2017
  • 2018 La juĝkomisiono (konsistanta el prof-oj Foessmeier, Maizen kaj Minnaja), ricevis 38 proponojn, de 19 aŭtoroj.
    • Branĉo libroj:
      • 1. Amri Wandel: la kosmo kaj ni, 3-a eldono (FEL 2017)
      • 2. Amri Wandel (red.): Internacia Kongresa Universitato, 70a sesio (UEA 2017)
      • 3. Lode van de Velde: Manĝeblaj sovaĝaj plantoj
    • Branĉo artikoloj: duobla egaleco:
      • 1. Disheng Wang: Simpla Eksplikado pri la kuracado de Multobla Sklerozo (MS) el la vidpunkto de Tradicia Ĉina Medicino (TĈM) (2014)
      • 1. Javier Alcalde: La pacisma aliro (2018)
      • 3. Amri Wandel: Nova horizonto trans Plutono (Ondo de E-o 2018)
      • 3. Christoph Klawe: Pri medicina terminologio en Esperantujo. Recenzo de la Oklingva Medicina Enciklopedia Vortaro (OMEV) de Jozo Marević (2016)
    • Branĉo kursoj: egaleco
      • 1. Amri Wandel: Enkonduko al astronomio (Reta, Univ. de E-o)
      • 1. Christer Kiselman: Digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado (SUS34, Varsovio 2017)
    • Branĉo prelegoj:
      • 1. Amri Wandel:  Nigraj Truoj (Kataluna Kongreso 2017)
      • 2. Francois Lo Jacomo: Primnombroj (IKU 2017)
      • 3. Javier Alcalde: Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (IKU-AIS 2017)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]