Premio Ratzinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Ratzinger
honorigo pri religio
Nomita laŭ Benedikto la 16-a
Organizanto Fondaĵo Vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a
Lando Vatikano
Fondita en 2011
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La premio Ratzinger (aŭ Fondaĵo Vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a) estas literatura premio kreita en la Vatikano la 1-an de marto 2010 cele stimuli la scion kaj studon pri teologio. Inter la celoj difinitaj: kvazaŭ nobelpremio de la teologio por porti Dion eksteren de la kutima ĥoro. [1].

La havaĵojn de la Fondaĵo nutras la sumoj ĉiujare devenantaj de la administrado de la aŭtorrajtoj, pasintaj kaj estontaj, sur la tekstoj de la verkoj de Ratzinger kaj da donacoj publikaj kaj privataj. En 2007 la sumo estis 1,6 milionoj da britaj pundoj, gajnitaj el la vendado de la libro “Jesuo de Nazareto” verkita de Benedikto la 16-a, kiuj estis asignitaj al organizaĵoj por malriĉuloj.

La Fondaĵo estas mastrumata de:

Al tiuj estas konfidita la selektado de la verkoj premieblaj.

Okaze de la unua premiado estis asignitaj (junio 2011) tri premioj al tri teologoj: la itala Manlio Simonetti, la hispana Olegario González de Cardedal kaj la germana Maximilian Heim.

En 2012 la premio Ratzinger estis aljuĝita al la franca filozofo Rémi Brague kaj al la usona jezuito patrologo Brian Edward Daley[2].

La Premio Ratzinger 2013 estis aljuĝita al Richard A. Burrige (1955) angla bibliisto, membro de la anglikana kristana konfesio kaj dojeno de la King's College, pro lia granda kontribuo al la agnosko, historia kaj teologia, pri la neeliminebla ligo inter la Evangelioj kaj Jesuo de Nazareto, kaj al Christian Schaller (1967), katolika laiko, germana scienca kunlaboranto kaj nun vicprefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo kaj docento pri dogma teologio pro la rolo de redaktanto de la “Plena verkaro” (Opera Omnia) de Joseph Razinger. [3]

La nuna (oktobro 2013) prezidanto de la Premio Ratzinger estas monsinjoro Angelo Antonio Scotti.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]