Premio de ĝusta vivmaniero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Premio de ĝusta vivo)
Premio de ĝusta vivmaniero
premio pri politiko
Objekto 2 milionoj da svedaj kronoj
Priskribo solvoj por aktualaj mondproblemoj
Organizanto Right Livelihood Award Foundation
Lando  Svedio
Fondita de Jakob von Uexküll vd
Fondita en 1980
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Jakob von Uexkull, fondinto de la Alternativa Nobel-premio.

La Premio de ĝusta vivmaniero (originale angle Right Livelihood Award, ofte ankaŭ neoficiale nomata "Alternativa Nobel-premio"[1]) estas honorigo kiun fondis en jaro 1980 Jakob von Uexküll. Oni transdonas ĝin ĉiujare en la sveda parlamento, kutime la 9-an de decembro, por honori tiujn, kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Internacia komisiono decidas pri la aljuĝado en la kampoj medioprotektado, homaj rajtoj, daŭripova evoluo, sano, edukado kaj paco.

La financan premion de 2 milionoj da svedaj kronoj (ĉ. 200.000 eŭroj) oni dividas inter la kutime kvar premiitoj. La premio estas vaste konata sub la nomo "Alternativa Nobel-premio" malgraŭ tio, ke ekzistas neniu oficiala ligo kun la Nobel-premio [2][3].

Laŭ la premio la plej granda progreso por la homaro en la 21-a jarcento povas troviĝi en aliaj kampoj ol en la tradiciaj sciencoj. La granda plimulto de la premiitoj laboras por neregistaraj organizaĵoj de civitanoj en siaj landoj.

La premio konsideras sin kiel kritika aldono al la Nobel-premio. Tial la fondumo elektis por la transdono de la premio la tagon ankaŭ la transdonado de la Nobel-premio. Sur siaj retpaĝoj la fondumo faras komparojn kun la Nobel-premio. Ĝi proponas multajn grafikaĵojn detale montrantajn, ke la Premio de ĝusta vivmaniero pli juste disdonas siajn premiojn ol la Nobel-premio, kiu malofte premias homojn el la suda duono de la tero, el landoj de la tria mondo aŭ virinojn.

Ĝis la fino de 2007 la fondumo de la Premio de ĝusta vivmaniero transdonis 115 premiojn al unuopuloj kaj organizaĵoj ofte agantaj je la plej baza tavolo de la socio. La celo de la fondumo estas ne nur doni premion, sed ankaŭ vaste konigi la laboron de la premiitoj.

Ekde 1985 ĝis 2015 la ceremonio estis okazigita en la konstruaĵo de la sveda parlamento en Stokholmo, kutime en la unua semajno da decembro, en la tagoj antaŭ la tradicia ceremonio de la Nobel-premio, kun parlamentanoj de malsamaj partioj funkciantaj kiel ĝiaj faciligantoj.

Ekde 2016 la muzeo de la historia ŝipo Vasa en Stokholmo servas kiel nova loko por la ĉiujara ceremonio.

Ricevintoj de la premio[redakti | redakti fonton]

Rightlivelihoodaward.jpg
Certifikato de gajno pri la Premio de ĝusta vivmaniero

2023

- Eunice Brookman-Amissah
- Mother Nature Cambodia
- SOS Méditerranée
- Phyllis Omido

2022

- Centro por civilaj liberecoj kaj Oleksandra Matvijĉuk, Ukrainio
- Fartuun Adan kaj ŝia filino Ilwad Elman, Somalio
- Afrika Instituto por Energio-Regado, Ugando
- Cecosesola, solidara asocio de kooperativoj en Venezuelo

2021

- Marthe Wandou, Kameruno
- Vladimir Slivjak, Rusio
- Freda Huson, Kanado
- Jura Iniciato por Arbaro kaj Medio, Barato

2020

- Nasrin Sotoudeh, Irano
- Bryan Stevenson, Usono
- Lottie Cunningham Wren, Nikaragvo
- Ales Bjaljacki kaj la organizaĵo Vjasna, Belorusio

2019

- Greta Thunberg, Svedio
- Aminatou Haidar, Okcidenta Saharo
- Davi Kopenawa Yanomami, Brazilo
- Guo Jianmei, Ĉinio

2018

- Thelma Aldana kaj Iván Velásquez, Gvatemalo/Kolombio
- Yacouba Sawadogo, Burkino
- Abdullah al-Hamid, Mohammad Fahad al-Kahtani, Ŭalid Abu al-Ĥair, Sauda Arabio
- Tony Rinaudo, Aŭstralio

2017

- Robert Bilott, Usono
- Colin Gonsalves, Barato
- Khadija Ismayilova, Azerbajĝano
- Yetnebersh Nigussie, Etiopio

2016

- la ĉiutaga gazeto Cumhuriyet, Turkio
- Siria Civila Defendo, Sirio
- Mozn Hassan kaj la organizaĵo Nazra por Inismaj Studoj, Egiptio
- Svetlana Gannuŝkina, Rusio

2015

- Sheila Watt-Cloutier, Kanado
- Tony deBrum, Marŝal-Insuloj
- Kasha Jacqueline Nabagesera, Ugando
- Gino Strada, Italio

2014

- Bill McKibben kaj 350.org, Usono
- Basil Fernando kaj Azia Komisiono pri Homaj Rajtoj (AHRC), Honkongo
- Asma Jahangir, Pakistano
- Alan Rusbridger, Britio
- Edward Snowden, Usono

2013

- Paul Walker, Usono
- Hans Rudolf Herren kaj fondaĵo Biovision, Svislando
- Raji Sourani, Gazao
- Denis Mukwege, Demokratia Respubliko Kongo

2012

- Kampanjo kontraŭ Armilkomerco, Britio
- Gene Sharp, Usono
- Hayrettin Karaca, Turkio
- Sima Samar, Afganio

2011

- Huang Ming, Ĉinio
- Jacqueline Moudeina, Ĉado
- GRAIN
- Ina May Gaskin, Usono

2010

- Nnimmo Bassey, Niĝerio
- Erwin Kräutler, Aŭstrio/Brazilo
- Shrikrishna Upadhyay, Nepalo
- Kuracistoj por Homaj Rajtoj, Israelo

2009

- David Suzuki, Kanado
- René Ngongo, Demokratia Respubliko Kongo
- Alyn Ware, Novzelando
- Catherine Hamlin, Aŭstralio

2008

- Krishnammal kaj Sankaralingam Jagannathan kaj Land for the Tillers’ Freedom, Barato
- Amy Goodman, Usono
- Asha Haji Elmi, Somalio
- Monika Hauser, Germanio

2007

- Christopher Weeramantry, Srilanko
- Dekha Ibrahim Abdi, Kenjo
- Percy kaj Louise Schmeiser, Kanado
- Grameen Shakti, Bangladeŝo

2006

- Daniel Ellsberg, Usono
- Ruth Manorama, Barato
- Chico Whitaker, Brazilo
- Internacia Poezia Festivalo de Medeĝino, Kolombio

2005

- Maude Barlow kaj Tony Clarke, Kanado
- Irene Fernandez, Malajzio
- Roy Sesana kaj Unuaj Homoj de la Kalaharo, Bocvano
- Francisco Toledo, Meksiko

2004

- Swami Agnivesh / Asghar Ali Engineer, Barato
- Memorial, Rusio
- Bianca Jagger, Nikaragvo
- Raúl Montenegro, Argentino

2003

- David Lange, Nov-Zelando
- Walden Bello / Nicanor Perlas, Filipinoj
- Civitana Koalicio por Ekonomia Justeco, Sud-Koreio
- SEKEM, Egiptio

2002

- Martin Green, Aŭstralio
- Centre Jeunes Kamenge, Burundio
- Kvinna Till Kvinna, Svedio
- Martín Almada, Paragvajo

2001

- José Antonio Abreu, Venezuelo
- Guŝ Ŝalom (Bloko de Paco)/ Raĥel kaj Uri Avnery, Israelo
- Leonardo Boff, Brazilio
- Trident Ploughshares, Britio

2000

- Tewolde Berhan Gebre Egziabher, Etiopio
- Munir, Indonezio
- Birsel Lemke, Turkio
- Wes Jackson, Usono

1999

- Hermann Scheer, Germanio
- Juan Garcés, Hispanio
- COAMA (Consolidación de la Región Amazónica, do Plifirmiĝo aŭ Solidiĝo de la Amazona Regiono), Kolombio
- Grupo de ekologia agrikulturo, Kubo

1998

- International Baby Food Action Network
- Samuel Epstein, Usono
- Juan Pablo Orrego, Ĉilio
- Katarina Kruhonja / Vesna Terselic, Kroatio

1997

- Joseph Ki-Zerbo, Burkino
- Jinzaburo Takagi, Japanio / Mycle Schneider Francio
- Michael Succow, Germanio
- Cindy Duehring, Usono

1996

- Herman Daly, Usono
- Unio de Komitato de Soldat-patrinoj de Rusio, Rusio
- Kerala Sastra Sahitja Pariŝat (Kerala Scienca Literatura Movado), Barato
- Giorgios Vithoulkas, Grekio

1995

- András Biró / Aŭtonomia Fondaĵo (Autonómia Alapítvány), Hungario
- Serba Civitana Konsilio, Bosnio-Hercegovino
- Carmel Budiarjo / TAPOL, Indonezio / Britio
- Sulak Sivaraksa, Tajlando

1994

- Astrid Lindgren, Svedio
- SERVOL (Service Volunteered for All), Trinidado kaj Tobago
- d-ro Hanumappa Sudarshan / VGKK (Vivekananda Girijana Kalyana Kendra), Barato
- Ken Saro-Wiwa / Movado por la pluvivo de la ogonioj, Ogonilando, Niĝerio

1993

- Arna Mer-Khamis, fondintino de la asocio "prizorgo kaj lernado" (טיפול ולמידה / العناية والتعلم), Israelo
- Organizaĵo de Kamparaj Asocioj por Progreso / Sithembiso Nyoni, Zimbabvo
- Vandana Shiva, Barato
- Mary kaj Carrie Dann de la nacio de okcidentaj ŝoŝonoj, Usono

1992

- Vilaĝoj de Finnlando (Suomen Kylät / Finlands byar), Finnlando
- Gonoshasthaya Kendra / Zafrullah Chowdhury, Bangladeŝo
- Helen Mack, Gvatemalo
- John Gofman, USA / Alla Yaroshinskaya, Ukraino

1991

- Edward Goldsmith, Britio
- Narmada Bachao Andolan, Barato
- Bengt & Marie-Thérèse Danielsson, Polinezio / Senatano Jeton Anjain / la Popolo de Rongelap, Marŝaloj
- Movado de senteraj kamparaj laboristoj / CPT (Commissao Pastoral da Terra), Brazilo

1990

- Alice Tepper Marlin / Council on Economic Priorities (Konsilio pri ekonomiaj prioritatoj), Usono
- Bernard Lédéa Ouedraogo, Burkina Faso
- Felicia Langer, Israelo
- ATCC (Asociación de Trabajadores Campesinos del Carare, Asocio de kamparaj laboristoj de Carare), Kolombio

1989

- klubo Seikatsu, Japanio
- Melaku Worede, Etiopio
- Aklilu Lemma / Legesse Wolde-Yohannes, Etiopio
- Supervivo Internacia, Britio

1988

- internacia rehabilita centro por torturo-viktimoj / d-ro Inge Kemp Genefke, Danio
- José Lutzenberger, Brazilo
- John F. Charlewood Turner, Britio
- Sahabat Alam Malaysia / Mohammed Idris, Harrison Ngau, La popolo Penan, Malajzio

1987

- Johan Galtung, Norvegio
- Ĉipko-movado, Barato
- Hans-Peter Dürr / Global Challenges Network, Germanio
- Institute for Food and Development Policy (Instituto por nutra kaj evolua politiko "Nutro unue") / Frances Moore Lappé, Usono
- Mordechai Vanunu, Israelo

1986

- Robert Jungk, Aŭstrio
- Rosalie Bertell, Kanado / Alice Stewart, Britio
- International Society for Ecology and Culture (Internacia societo por ekologio kaj kulturo) / Helena Norberg-Hodge, Barato
- Evaristo Nugkuag / AIDESEP, Peruo

1985

- Theo Van Boven, Nederlando
- Cary Fowler, Usono / Pat Mooney, Kanado / Kampara Antaŭeniga Fonduso Internacia (Rural Advancement Fund International RAFI, ekde 2001 grupo ETC)
- Lokayan / Rajni Kothari, Barato
- Duna Kör, Hungario

1984

- Imane Khalifeh, Libano
- Asocio de Memdungitaj Virinoj / Ela Bhatt, Barato
- Winefreda Geonzon / Asocio por Volontuloj pri Senpaga Jura Asistado, Filipinoj
- Wangari Maathai / Green Belt Movement, Kenjo

1983

- Leopold Kohr, Aŭstrio
- Amory Lovins kaj Hunter Lovins / Rocky Mountain Institute, Usono
- Manfred Max-Neef / CEPAUR, Ĉilio
- la popolo de Belau, Palaŭo

1982

- Eric Dammann / Futuro en niaj manoj, Norvegio
- Anwar Fazal, Malajzio
- Petra Kelly, Germanio
- Partoprena Instituto por Evoluaj Alternativoj, Srilanko
- George Trevelyan, Britio

1981

- Mike Cooley, Britio
- Bill Mollison, Aŭstralio
- Patrick van Rensburg / Education with Production, Bocvano, Sudafriko

1980

- Hassan Fathy, Egiptio
- Plenty International, Usono, Gvatemalo, Lesoto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: La premio, kvankam nomita la "alternativa Nobel-premio" ne estas oficiale ligita al la Nobel-premio
  2. Deutsche Welle (www.dw.com), Peace and Social Justice Workers Receive Alternative Nobel Prize | Europe | DW.COM | 01.10.2008, DW.COM
  3. BBC NEWS | South Asia | Indians win 'alternative Nobel', news.bbc.co.uk

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]