Prepostopreĝejo s-taj Petro kaj Paŭlo (Bochum)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
prepostopreĝejo

La katolika Prepostopreĝejo s-taj Petro kaj Paŭlo estas la plej malnova preĝejo en Bochum.

Jam inter 785 kaj 800 imperiestro Karolo la Granda konstruis sur la areo imperian kortegon. Sur la apuda monteto verŝajne ekestis ligna misiokapelo konsekrita al Sankta Petro.

Tiu ĉi konstruaĵo estis anstataŭita en la 11-a jarcento per ŝtona salonpreĝejo. La preĝejo estis bruldetruita la 25-an de aprilo 1517. En 1547 oni rekonstruis la preĝejon kiel malnov-gotika halopreĝejo, reutiligante la malnovan romanikan ĥorejon.

En 1920 denove okazis brulego. La detruoj tamen estis forigata ene de la sekvaj du jaroj. Multe pli longe daŭris la rekonstruo post la Dua Mondmilito, dum kiu la preĝejo estis plejparte detruita. Nur en 1959 oni finis la rekonstruadon..

La 68 metrojn alta turo estas unu el la rekoniloj de Bochum. Ĝi enhavas ses grandajn gisŝtalsonorilojn gisitajn en la Bochumer Verein. La dispozicio de la sonorilaro estas: g diesa° - h° - c diesa’ - e’ - f diesa’. En la interno de la prepostopreĝejo videblas multaj artaĵoj el diversaj epokoj. Elmontrendas la romanika baptoŝtono el la epoko ĉ. 1175, la relikvujo de la sanktulinoj Perpetua kaj sia sklavino Felicitas, samkiel la sakrario kun sia Kristo-skulpturo el la jaro 1352.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]