Presejo Pavillon (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Presejo Pavillon
muzeo
Lando Germanio vd
Adreso Scherfgasse 5, 99423 Weimar
Poŝtkodo 99423
Koordinatoj 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 36″ O (mapo)50.98152911.326752Koordinatoj: 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 36″ O (mapo)
Presejo Pavillon (Weimar) (Germanio)
Presejo Pavillon (Weimar) (Germanio)
DEC
Presejo Pavillon (Weimar)
Presejo Pavillon (Weimar)
Situo de Presejo Pavillon (Weimar)
Map
Presejo Pavillon
Retpaĝo https://pavillon-presse.de/
vdr
La muzeo en eksa presejo.

La Presejo en la pavilono (germane: Pavillon-Presse Weimar) estas presteknika muzeo en Vajmaro, Scherfgasse nr 5.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gapateliero pri presteknikoj estiĝis post 1989 tie, kie iam estis la presejo de Turingia ĵurnalo, gazeto kun la plej granda eldonokvanto. La establinta societo Pavillon-Presse rekonstruigis el ruinoj belegan duetaĝan pavilonon (konstruita ĉ. la jaro 1740) kaj restaŭris la domon en la Scherf-strateto. Ĝi estas cetere unu el la plej malnovaj domoj de Weimar. La ekde 1992 alirebla kolekto montras la historion de la metiaj presteknikoj.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Fakuloj uzadas kun junuloj, interesiĝantoj, artistoj la maŝinojn konstruitajn inter 1830-1985. La surloke faritaj presitaĵoj aĉeteblas. La serio Jahresgaben helpas konservi kaj transdoni akiritajn konojn. Dum rondgvidadoj oni lernigas al la vizitantoj i.a. en la Dila salono (farita en 1577 el ligno), bazajn sciojn pri prestekniko. En la subtegmentejo okazas regule nedaŭraj ekspozicioj rilataj al la temo de presado, krome la koncertaro Alte Musik - Quodlibet, prelegoj, laŭtlegadoj ktp.

La muzeo-presejo konsideras sin esti en la tradicio de la kultura heredaĵo de urbo kiu ekfloris ne laste danke al la verkitaj vortoj kaj realigis revon de la vajmara artisto Walther Klemm (1883-1957) pri fondota grafika domo. Fokusoj kolektaj estas - krom la prezento de presteknikiloj kaj de la historio metia - la libra arto. La arkivo same kiel la biblioteko estas je dispono por ĉiuj. Jarprogramo kun fiksitaj eventoj - inaŭguroj de ekspozicioj, Festo de la libro, gappresado, kursoj, imito de mezepokaj ceremonioj okaze de la fino de la trejnado de lernoknaboj (la t.n. Gautschen) - intencas havigi fidelan aron da amikoj kaj subtenantoj de la muzeo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Weimar – Lexikon zur Stadtgeschichte, 1998, Verlag Hermann Böhlaus Nachfolger, p. 95 kaj 342

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo kun evento-kalendaro