Press- und Hammerwerk Ost

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iama orienta stampejo kaj martelejo

Press- und Hammerwerk Ost aŭ en eo: orienta stampejo kaj martelejo estas parto de la gisŝtalfabriko Krupp. Ekde 1992 la nun alikonstruita monumentprotektata laborhalo en la Okcidenta Kvartalo de la urbo Essen servas al meblomagazenego kiel garaĝodomego.

Historio[redakti | redakti fonton]

La domo de la iama presejo kaj martelejo estis konstruata en la jaroj 1915 ĝis 1917. Ĝi formis kun la kontraŭa 8-a meĥanika metiejo, la nuna Teatrejo Koloseo, kaj la antaŭa fabrikfervoja ponto el la jaro 1872 pompan ĉefenirejon de la urbocentro de Essen en la tiel nomatan Krupp-Urbon. Tiel ties arĥitekturo altnivela kontrastis kun la tiu de la aliaj fabrikdomoj.

Male al la gisŝtalfabriko alikaze grave defektata dum la Dua Mondmilito, kiu tiutempe ĉefe produktis armilojn, la domensemblo de ĉi tiuj du fabrikhaloj restis konservitaj. Al tio ankaŭ apartenas la brikŝtona fabrikdomo de la iama grenadotornejo, okcidente de la 8-a meĥanika metiejo. Tiu ĉi brikdomo el la jaro 1873 estas la ununura konserviĝinta domo de la iama gisŝtalfabriko, kiu jam ekzistis dum la vivotempo de Alfred Krupp. Nun ĝi estas sidejo de instituto de studoj pri Turkujo.

En la stampejo kaj martelejo ekfunkciis en 1929 la plej granda forĝostampilo tutmonde. Per premforto da 15.000 tunoj ĝi ebligis la forĝon de altpremaj kaldronegoj el krudblokoj ĝis 300 tunoj da pezo. Tiu ĉi vaporhidraŭlika stampilo estis demuntata post la milito kaj enportata en la tiaman Jugoslavujon, tamen ne restarigata.

Post kiam la fabrikhalo la 13-an de septembro 1990 subiĝis monumentprotekton, oni alikonstruis ĝin al garaĝodomego. La karakteriza brikŝtona fasado kune kun ŝtaltrabaro je tio restis konservata. Ekde 1992 meblomagazenego uzas la garaĝodomegon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4593657.001589