Preterpasa preno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sxak pep.png

Preterpasa preno (en la franca kaj multaj aliaj lingvoj: en passant) estas ŝaka regulo kiu aplikiĝas kiam peono moviĝas du fakojn antaŭen el sia origina pozicio, kaj ke opozicia peono estus povinta preni ĝin, se ĝi movus nur unu fakon antaŭen. La regulo ebligas al la opozicia peono preni kvazaŭ ĝia movo estis nur unu fako antaŭen. Tiu regulo validas nur kiel tuja respondo. Tiu prensistemo estas la nura ekzemplo en ŝako laŭ kiu peco prenas sen eniri samtempe la lokon de la prenita peco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preterpasa preno estas unu el la lastaj grandaj ŝanĝoj en la ŝak-reguloj kiuj okazis dum la 14a-15a jarcentoj, samtempe kiel la dupaŝa antaŭeniro de la peono, la aroko, kaj la multpaŝa movo de la kuriero kaj de la damo. Tiuj ŝanĝoj ne okazis ĉe la aziaj variantoj de la ludo.