Pretoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ankaŭ estas komunumo kun la nomo Pretoro en Italio.


modelo de la pretorejo en la romia urbo Kolonjo, administra centro de la romia provinco Germania Inferior

Pretoro latine praetor, en la Romia Imperio origine estis la ĉefa oficiro de ĉiu fortikaĵo de la romia armeo. Li rezidis en la pretorejo, latine praetorium, la centro de la fortikaĵo, kiun, ekkonstruante konstruaĵon, la soldatoj ĉiam unue konstruis.

En la Romia Respubliko, la pretoroj estis altrangaj funkciuloj de la ŝtatoj, kiuj elektiĝis ĉiam nur por la daŭro de unu jaro. Poste, ankaŭ dum la epoko de la Romia Imperio, inter la pretoroj inter alie la estroj de la romiaj provincoj.

Ekzemple de konata pretoro estis la filozofo Seneko la pli juna

Ekde la jaro 367 antaŭ Kristo unue ekzistis la posteno de unusola pretoro en la ŝtato: la praetor urbanus respondecis pri la juro de la ĉefurbo Romo: li preparis procesojn, tiam transdonis la kazojn al la popole elektitaj juĝistoj (iudices selecti) kaj fine deklaris la verdiktojn. Dum la jaro 247 antaŭ Kristo aldoniĝis la praetor peregrinus (peregrinus = fremdulo), kiu zorgis pri juraj disputoj inter romianoj kaj ne-romianoj. Dum 227 ekestis la unuaj pretoraj postenoj por la gvidado de la unuaj du romiaj provincoj, Sardinio kaj Sicilio, kaj dum 197 aldoniĝis du pliaj provincestraj pretoraj postenoj por la novaj provincoj Hispania citerior kaj Hispania ulterior. Tiumomente do ekzistis ses pretoroj.

Ĝis la jaro 81 la nombro de pretoroj malgraŭ kreska nombro da provincoj restis sama, sed tiujare altiĝis unue al 8 kaj poste al 10. Dum la epoko de la Romia Imperio la nombro de la jure respondecaj pretoroj alternis inter 10 kaj 18, kaj la provincestroj oficiale ne plu havis tiun titolon, kvankam iliaj palacoj en la provincaj ĉefurboj daŭre nomiĝis pretorejoj.