Prezidanta baloto de 2007 en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Prezidanta baloto de 2007 en Francio estis la naŭa prezidanta baloto de la kvina respubliko de Francio. Okaze de ĝi Jacques Chirac en la posteno de prezidanto de la franca respubliko estis anstataŭigata de Nicolas Sarkozy, nova prezidanto enkondukita por kvin-jara mandato.

Post vigla kampanjo de 12 kandidatoj kiuj ĉiuj sukcesis arigi 500 subskribjon de urbestroj, la 22-an de aprilo 2007, ĉiu franca civitano ekipita de sia balotrajtiga karto (obtenebla ekde plenaĝo) estis petita por voĉdoni en sia propra urbo.

Ĉar neniun kandidaton trafis la absoluta majoritato (pli ol 50% de la nesindetenaj voĉdonoj), alia baloto okazis du semajnojn poste, t.e. la 6-an de majo 2007. Dum la dua baloto la du plej sukcesaj kandidatoj de la unua baloto kontraŭstaras. Ĉi foje, temis pri la dekstraflanka Nicolas Sarkozy kaj la maldekstraflanka Ségolène Royal.

Oni kalkulis 18 983 138 voĉdonojn por Nicolas Sarkozy, t.e. 53,06%. Na Ségolène Royal, siaparte, trafis 46,94%. Tial, la 16-an de majo 2007, Nicolas Sarkozy fariĝis nova prezidanto de la franca respubliko ĝis 2012.

Unua baloto[redakti | redakti fonton]

83,77% (t.e. 36 719 396) de francaj civitanoj kun balotrajto (t.e. 44 508 024) voĉdonis en tiu unua baloto. Estis mirinda cifero ne vidita de la prezidenta baloto de 1974, en kiu 84,23% voĉdonis.

Dua baloto[redakti | redakti fonton]

83,96% de partopreno.

Laŭ profesio, aĝo, sekso kaj geografio[redakti | redakti fonton]

    Sarkozy        Royal   
Komercistoj kaj manlaboristoj 82 % 18 %
Agrikulturistoj 67 % 33 %
Liberalaj profesioj kaj superaj kadroj 52 % 48 %
Interaj profesioj 49 % 51 %
Dungitoj 49 % 51 %
Laboristoj 46 % 54 %
    Sarkozy        Royal   
Pli ol 70 jaraĝuloj. 68 % 32 %
Inter 60 kaj 69. 61 % 39 %
Inter 45 kaj 59. 45 % 55 %
Inter 35 kaj 44. 50 % 50 %
Inter 25 kaj 34. 57 % 43 %
Inter 18 kaj 24. 42 % 58 %
    Sarkozy        Royal   
Virinoj 52 % 48 %
Viroj 54 % 46 %
Voĉdono inter Sarkozy kaj Royal en la dua baloto laŭ la departementoj:
tremalhela bluo: pli ol 60% por Sarkozy
malhela bluo:inter 55 kaj 60% por Sarkozy
hela bluo:inter 50 kaj 55% por Sarkozy
hela ruĝo:inter 50 kaj 55% por Royal
malhela ruĝo:pli ol 55% por Royal.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]