Prezidanto de Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Prezidento de Brazilo estas la ŝtatestro kaj registrarestro en Brazilo de 1889, antaŭ la brazila Ŝtatestro ricevis titolon imperiestro kaj registrarestro estis ĉefministro. Multaj homoj estis prezidantoj de Brazilo, sed ne estis "prezidentoj", t.e., fakte prezidis la respublikon, sed ne havis titolon 'prezidento', aliaj havis la titolon 'prezidento', sed, vere, ne estis prezidantoj, kiel oni povas vidi sube.

Vidu ankaŭ Monarkoj de Brazilo kaj Ĉefministroj de Brazilo.

Listo de la prezidantoj de respubliko de brazilo

Unua Respubliko (aŭ "Malnova Respubliko") (1889-1930)[redakti | redakti fonton]

Deodoro da Fonseca (15-a de novembro 1889 ĝis 25-a de februaro 1891 kiel provizora prezidanto)
Deodoro da Fonseca (25-a de februaro 1891 ĝis 23-a de novembro 1891 kiam okazis puĉo)

Floriano Peixoto (23-a de novembro 1891 ĝis 15-a de novembro 1894 ĉar estis vicprezidanto)

Prudente de Morais (15-a de novembro 1894 ĝis 15-a de novembro 1898)

Manuel Ferraz de Campos Sales (15-a de novembro 1898 ĝis 15-a de novembro 1902)

Francisco de Paula Rodrigues Alves (15-a de novembro 1902 ĝis 15-a de novembro 1906)

Afonso Pena (15-a de novembro 1906 ĝis 14-a de julio 1909, kiam li mortis)

Nilo Peçanha (14-a de julio 1909 ĝis 15-a de novembro 1910 pro vicprezidanteco)

Hermes da Fonseca (15-a de novembro 1910 ĝis 15-a de novembro 1914)

Venceslau Brás (15-a de novembro 1914 ĝis 15-a de novembro 1918)

Francisco de Paula Rodrigues Alves (mortis antaŭ enposteniĝo)

Delfim Moreira (15-a de novembro 1918 ĝis 28-a de julio 1919 ĉar li estis prezidanto de la parlamento)

Epitacio Pessoa (28-a de julio 1919 ĝis 15-a de novembro 1922)

Artur Bernardes (15-a de novembro 1922 ĝis 15-a de novembro 1926)

Washington Luís (15-a de novembro 1926 ĝis 24-a de oktobro 1930 kiam okazis puĉo)

Júlio Prestes (elektita, sed ne enposteniĝis pro puĉo)

Dua Respubliko (1930-1937)[redakti | redakti fonton]

Mena Barreto, Isaías de Noronha kaj Augusto Fragoso pro puĉo (de la 24-a de oktobro 1930 ĝis la 3-a de novembro 1930)

Getúlio Vargas (de la 3-a de novembro 1930 ĝis la 20-a de julio 1934 provizora prezidanto)

Getúlio Vargas (de la 20-a de julio 1934 ĝis la 10-a de novembro 1937 elektita de la parlamento)

Tria Respubliko (aŭ "Nova Ŝtato") (1937-1945)[redakti | redakti fonton]

Tiu periodo estis faŝisma diktaturo, dum kiu prezidanto estis ne nur ŝtatestro, registrarestro sed ankaŭ la plej supera leĝodonanto kaj plej supera juĝisto.

Getúlio Vargas (10-a de novembro 1937 ĝis 29-a de oktobro 1945 kiam okazis puĉo)

Kvara Respubliko (aŭ "Populisma Respubliko") (1945-1964)[redakti | redakti fonton]

José Linhares pro puĉo (29-a de oktobro 1945 ĝis 31-a de januaro 1946)

Eurico Gaspar Dutra (31-a de januaro 1946 ĝis 31-a de januaro 1951)

Getúlio Vargas (31-a de januaro 1951 ĝis 24-a de aŭgusto 1954 pro memmortigo)

CAFÉ Filho pro vicprezidenteco (24-a de aŭgusto 1954 ĝis 8-a de novembro 1955 pro puĉo)

Carlos Coimbra pro puĉo (8-a de novembro 1955 ĝis 11-a de novembro 1955 pro puĉo)

Nereu Ramos pro puĉo (11-a de novembro 1955 ĝis 31-a de januaro 1956)

Juscelino Kubitschek (31-a de januaro 1956 ĝis 31-a de januaro 1961)

Jânio Quadros (31-a de januaro 1961 ĝis 25-a de aŭgusto 1961 pro rezigno)

Ranieri Mazzilli pro prezidanteco de la parlamento (25-a de aŭgusto 1961 ĝis la 8-a de septembro 1961)

Oni kreis la postenon de ĉefministro kaj la prezidanto estis nur ŝtatestro.

João Goulart pro vicprezidanteco (8-a de septembro 1961 ĝis 24-a de januaro 1963)

Plebiscito malkreis la postenon de ĉefministro kaj la prezidanto ree estis kaj ŝtatestro kaj registrarestro.

João Goulart (24-a de januaro 1963 ĝis 31-a de marto 1964 pro puĉo)

Kvina Respubliko (aŭ Militista Periodo) (1964-1985)[redakti | redakti fonton]

Ranieri Mazzilli provizora prezidanto pro puĉo (2-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de aprilo 1964)

Humberto de Alencar Castello Branco diktatoro (15-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de marto 1967)

Costa e Silva diktatoro (15-a de marto 1967 ĝis 31-a de aŭgusto 1969 pro morto)

Aurélio LYRA TAVARES, Augusto RADEMAKER kaj Márcio MELLO pro puĉo (31-a de aŭgusto 1969 ĝis 30-a de oktobro 1969)

Emílio Garrastazú Médici diktatoro (30-a de oktobro 1969 ĝis 15-a de marto 1974)

Ernesto Geisel diktatoro (15-a de marto 1974 ĝis 15-a de marto 1979)

João Baptista Figueiredo diktatoro (15-a de marto 1979 ĝis la 15-a de marto 1985)

Sesa Respubliko (aŭ "Nova Respubliko") (1985-...)[redakti | redakti fonton]

Tancredo Neves (mortis antaŭ enposteniĝo)
José Sarney (15-a de marto 1985 ĝis 15-a de marto 1990)

Fernando Collor de Mello (15-a de marto 1990 ĝis 29-a de decembro 1992, impedita de la parlamento pro korupteco)

Itamar Franco pro vicprezidanteco (29-a de decembro 1992 ĝis 1-a de januaro 1995)

Fernando Henrique Cardoso (1-a de januaro 1995 ĝis 1-a de januaro 1999)
Fernando Henrique Cardoso, reelektita, (1-a de januaro 1999 ĝis 1-a de januaro 2003)

Luiz Inácio Lula da Silva (1-a de januaro 2003 ĝis 1-a de januaro 2007)
Luiz Inácio Lula da Silva, reelektita, (1-a de januaro 2007 ĝis 1-a de januaro 2011)

Dilma Rousseff (1-a de januaro 2011 ĝis nun)

Galerio de la prezidentoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]