Prezidanto de Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sauli Niinistö
Sauli Niinistö, prezidanto de la respubliko Finnlando
Sauli Niinistö, prezidanto de la respubliko Finnlando
Sauli Niinistö, prezidanto de la respubliko Finnlando
Prezidanto de Finnlando
Komenco de oficeco marto 2012
Antaŭulo Tarja Halonen (2000–2012)
Biografiaj datoj
Naskiĝo la  24-an de aŭgusto 1948(nun 1948-08-24) (75‑jara)
Salo (Finnlando)
Nacieco finno
Vidu ankaŭ biografian portalon
vdr
La standardo de prezidanto de Finnlando

Prezidanto de la respubliko (finne tasavallan presidentti; svede republikens president) estas la titolo de la ŝtatestro de Finnlando. La prezidanton elektas la popolo en ĝenerala balotado por oficperiodo sesjara. Nur denaska civitano de Finnlando povas esti elektita.

Funkcioj de la prezidanto

Laŭ la nuna konstitucio la prezidanto kaj la registaro estas institucioj de la plenuma (rega kaj administra, ekzekutiva) povo de la ŝtato. La prezidanto kondukas la politikon pri eksterlandaj aferoj en kunlaboro kun la registaro, kiu tamen sola respondecas pri aferoj ligitaj al la Eŭropa Unio. Li aŭ ŝi nomumas ofichavantojn de iuj plej altaj ŝtataj postenoj kaj ĉiujn juĝistojn kaj oficirojn, povas dekreti pri aferoj leĝe indikitaj por la prezidanto kaj rajtas pardoni (nuligi aŭ mildigi punojn) en individuaj kazoj. Krome, ŝi havas multajn taskojn koncerne aferojn transdonatajn de la registaro al la parlamento kaj de tiu al la registaro. Ŝi havas prokrastan vetoon pri leĝoj aprobitaj de la parlamento; tio tamen nur revenigas la leĝon por nova pritrakto parlamenta, kaj post dua aprobo fare de ĝi ne plu eblas prokrasto. Ŝi estas ankaŭ la supera komandanto de la armeo.

En la komencaj jaroj de la sendependa Finnlando la parlamento disputis pri la regosistemo kaj konstitucio de la nova suverena ŝtato. Kaj monarkia kaj respublika regad-formoj havis subtenantojn kaj en 1918 eĉ estis elektita reĝo por la lando, germana princo, kiu tamen neniam surtroniĝis, kaj la lando akceptis respublikan konstitucion. La pormonarkia frakcio favoris fortan povon por la respublikestro, kaj tiel la decidpovo de la prezidanto iĝis tre potenca, li estis unu el la plej fortaj demokratie elektitaj ŝtatestroj en Eŭropo. La situacio iom post iom ŝanĝiĝis en la jaroj 1990–2000, kiam reformoj en la konstitucio grave ŝovis la potencon en la lando al la parlamento kaj la registaro.

En Marto de 2012, okaze de enposteniĝo de nova prezidanto, ekvalidos kelkaj ŝanĝoj en la konstitucio, kiuj daŭrigas la transdonadon de decidpovo de la prezidanto al la registaro. Iom malkreskas la nomumrajto de la la prezidanto. Samtempre klariĝas la situacio pri aferoj de la eksterlanda politiko, kiujn la konstitucio difinas kunlabore decidotaj de la prezidanto kaj la registaro: okaze de malkonsento de la du ŝtatorganoj, la aferon ekde tiam decidas la parlamento. La prezidanto de Finnlando restas grava decidfaranto en la lando, ne pure ceremonia figuro kiel la ŝtatestroj en iuj landoj, sed la povo konsiderinde malkreskis dum la du jardekoj ĉirkau la jaro 2000.

Evoluo de la elekta sistemo

Post la sendependiĝo el Rusio, deklarita la 6-an de decembro 1917, Finnlando plu estis formale monarkio, al kiu tamen mankis regnestro. Pro tio la parlamento unue elektis regenton por la lando. Du tiaj, P. E Svinhufvud kaj C. G. E. Mannerheim, plenumis la oficon antaŭ ol la lando akceptis respublikan konstitucion en 1919. La unua respublika prezidanto ekoficis la 26-an de julio 1919, elektita de la parlamento.

Ĝis la jaro 1988 la regula elekta sistemo estis nerekta: en ĝenerala balotado oni elektis 300 elektantojn (ekde 1982 tiuj estis 301), kiuj poste kunvenis en la ĉefurbo por elekti ŝtatestron. En la balotado de 1994 estis unuafoje aplikata la nuna proceduro, kiu estas rekta, laŭbezone duŝtupa: Se en la unua balotado neniu kandidato akiras pli ol duonon de la voĉoj, okazas dua elektado inter la du plej sukcesaj kandidatoj de la unua balotado.

Dum la historio okazis kelkaj neregulaj elektoj: La unuan ŝtatprezidanton elektis la parlamento. Dum kaj tuj post la dua mondmilito la elekton dufoje (1940 kaj 1943) plenumis la elektantoj de la jaro 1937, dufoje (1944 kaj 1946) la parlamento. En 1973 la oficperiodo de Urho Kekkonen, finiĝonta en 1974, estis plilongigita per 4 jaroj, do ĝis 1978. Ĉiujn ĉi esceptojn la parlamento sankciis per portempaj ŝanĝoj en la valida konstitucio.

En 1991 ekvalidis la regulo, ke unu persono povas plenumi la oficon sinsekve maksimume du ses-jarajn periodojn.

La prezidantoj 1919–2012

La nuna prezidanto de la respubliko estas Sauli Niinistö. Li ekoficis la 1-an de marto 2012 por la periodo 2012–2018.