Prezidanto de Surinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la prezidanta standardo

La Prezidanto de la Respubliko Surinamo (nederlande President van de Republiek Suriname) laŭ la ŝtata konstitucio de 1987 estas la ŝtatestro kaj registarestro de Surinamo.

La nuna prezidanto estas Dési Bouterse, eksa armea oficisto kaj armea diktatoro, kaj membro de la surinama afrikdevena kaj katolikisma komunumoj. Kiel gvidanto de la Nacia-Demokratia Partio de Surinamo (Nationale Democratische Partij, NDP), li la 19-an de julio 2010 elektiĝis prezidanto de Surinamo[1] kaj oficiale ekoficis la 12-an de aŭgusto 2010.[2]

La posteno de ŝtata prezidanto en la nuna formo instaliĝis la 25-an de novembro 1975 lige al la ŝtata sendependiĝo de Surinamo disde la antaŭa kolonia potenco Nederlando. La unua postenulo estis d-ro Johan Ferrier, instruisto kaj veterana politikisto kiu jam de 1968 oficis kiel gobiernestro de la kolonio. Li estis devigita rezigni pri sia posteno en aŭgusto 1980, kaj plurajn monatojn post la puĉo la plejparto de la politika potenco estis transigita al la armea gvidistaro gvide de Dési Bouterse. De tiam ĝis 1988, la nomumitaj prezidantoj estis esence "pupoj" sub kontrolo de la armeestraro, kiu fakte diktatore regis la ŝtaton. Ekde 1988, jaron post ekfunkcio de demokratia konstitucio, principe reekzistis liberaj ŝtataj prezidantoj, kvankam fine de 1990 la armeo ankoraŭfoje perforte demisiigis la tiaman prezidanton Ramsewak Shankar kaj instalis kiel prezidanto la politikiston Johannes Kraag. Ekde 1991 la prezidantoj estas demokratie elektataj.

Listo

nomo personaj datumoj oficperiodo
Johan Ferrier (* 1910, † 2010) 25-a de novembro 1975 - 13-a de aŭgusto 1980
Hendrick Rudolf Chin A Sen (* 1934, † 1999) 16-a de aŭgusto 1980 - 4-a de februaro 1982
Ramdat Misier (* 1926, † 2004) 4-a de februaro 1982 - 25-a de januaro 1988
Ramsewak Shankar (* 1937) 25-a de januaro 1988 - 24-a de decembro 1990
Ivan Graanoogst 24-a de decembro 1990 - 29-a de decembro 1990
Johan Kraag (* 1913, † 1996) 29-a de decembro 1990 - 16-a de septembro 1991
Ronald Venetiaan (* 1936) 16-a de septembro 1991 - 14-a de septembro 1996
Jules Albert Wijdenbosch (* 1941) 14-a de septembro 1996 - 12-a de aŭgusto 2000
Ronald Venetiaan (* 1936) 12-a de aŭgusto 2000 - 12-a de aŭgusto 2010
Dési Bouterse (* 1945) 12-a de aŭgusto 2010 - nun

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. "Bouterse elektita prezidanto de Surinamo" (nederlande) - en la retejo NRC.nl
  2. "Bouterse plenumis la prezidantan ĵuron" (same nederlande) - en la retejo Volkskrant.nl