Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio. La posteno ne konfuzindas kun tiu de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio.
Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio
pozicio • ŝtata organizaĵo
presidential term
Komenco 1958 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblemo de la Belga prezidanteco, 2024
Hispanio 2023
Svedio 2023
Ĉeĥio 2022
Francio 2022
Slovenio 2021
Portugalio 2021
Germanio 2020
Kroatio 2020
Finnlando 2019
Rumanio 2019
Aŭstrio 2018
Bulgario 2018
Estonio 2017
Malto 2017
Slovakio 2016
Nederlando 2016
Luksemburgo 2015
Latvio 2015
Italio 2014

La prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio estas la kunvena prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kunveno de naciaj ministroj reprezentantaj sian landon. Laŭ artikolo 203 frazo 1 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro temas pri ministro reprezentanta la registaron de unu el la membroŝtatoj – laŭ la politika praktiko pri la ministro en la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) de tiu lando, kies registara gvidanto laŭvice havas la taskon esti la prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ambaŭ pozicioj laŭ la nuntempe validaj traktatoj ŝanĝiĝas ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povas esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-Konsilion". Formale, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio en sia hejma ŝtato estas parto de la ekzekutivo, laŭ la vidpunkto de la Eŭropa Unio tamen prezidanto pri parto de la legislativo.

Ĉar la Konsilio de la Eŭropa Unio kunvenas en diversaj formoj (ekzemple kiel Konsilio de la ekonomiaj ministroj, Konsilio de la ekologiaj ministroj ktp.), en ĉiu de la kunvenaj formoj de la Konsilio alia ministro plenumas la prezidan funkcion. La plej grava el la kunvenaj formoj estas la Konsilio pri ĝeneralaj aferoj kaj pri eksteraj rilatoj, en kiu kunvenas la ministroj pri eksteraj rilatoj de la EU-membroŝtatoj. La prezidanto de tiu Konsilio sekve konsideratas "la" prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La taskoj de la prezidantoj de la Konsilio de la Eŭropa Unio estas:

  • organizi kaj gvidi la kunvenojn de la Konsilio,
  • ellabori kompromisajn proponojn en la kazo de problemoj inter unuopaj membroŝtatoj aŭ inter la Konsilio kaj aliaj EU-instiutcioj, komunikante kaj traktante kun la konfliktantaj institucioj, kaj
  • reprezenti la Konsilion vidalvide al aliaj institucioj kaj organoj de la Eŭropa Unio[1], sed ankaŭ vidalvide al aliaj internaciaj organizaĵoj kaj al ŝtatoj ekster la Eŭropa Unio.

La fiaskinta traktato pri konstitucio por Eŭropo antaŭvidis por la prezidanteco de la Konsilio de la Eŭropa Unio plurajn signifajn ŝanĝojn. Laŭ tiu traktatopropono ĉiam tri EU-membroŝtatoj kune plenumu la prezidon – ĉiu el la tri ŝatoj formale plue havu la prezidon por ses monatoj, la ligitaj taskoj tamen povus esti disdividitaj dum la suma periodo de dek ok monatoj inter la tri ŝtatoj.

Malgraŭ la fiasko de la ratifiko pri la traktato konstitucia, la ideo de triopa prezidenteco parte transpreniĝis en la politikan praktikon. Germanio, Portugalio kaj Slovenio antaŭ la komenco de sia prezidenteca periodo decidis pri komuna laborprogramo. Celo estis, per akordigo de la naciaj iniciativoj kaj politikaj fokusoj krei pli da kontinueco en la laboro de la Konsilio.

Ĝisnunaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun la sekvaj landoj (kun sia tiutempa ministro pri eksteraj rilatoj kiel precipa prezidanto) plenumis la prezidon en la Konsilio de la Eŭropa Unio:

jaro unua duonjaro dua duonjaro
2024  Belgio (Hadja Lahbib)  Hungario
2023  Svedio (Tobias Billström)  Hispanio (José Manuel Albares)
2022  Francio (Jean-Yves Le Drian, de maje Catherine Colonna)  Ĉeĥio (Jan Lipavský)
2021  Portugalio (Augusto Santos Silva)  Slovenio (Anže Logar)
2020  Kroatio (Gordan Grlić Radman)  Germanio (Heiko Maas)
2019  Rumanio (Teodor Meleșcanu)  Finnlando (Pekka Haavisto)
2018  Bulgario (Ekaterina Zakharieva)  Aŭstrio (Karin Kneissl)
2017  Malto (Carmelo Abela)  Estonio (Sven Mikser)
2016  Nederlando (Bert Koenders)  Slovakio (Miroslav Lajčák)
2015  Latvio (Edgars Rinkēvičs)  Luksemburgo (Jean Asselborn)
2014  Grekio (Evangelos Venizelos)  Italio (Federica Mogherini, de novembro Paolo Gentiloni)
2013  Irlando (Eamon Gilmore)  Litovio (Linas Antanas Linkevičius)
2012  Kipro (Erato Kozaku-Markullis)  Danio (Nicolai Wammen)
2011  Pollando (Radosław Sikorski)  Hungario (János Martonyi)
2010  Hispanio (Miguel Ángel Moratinos Cuyaubé)  Belgio (Steven Vanackere)
2009  Ĉeĥio (K. Schwarzenberg, de majo J. Kohout)  Svedio (Carl Bildt)
2008  Slovenio (Dimitrij Rupel)  Francio (Bernard Kouchner)
2007  Germanio (Frank-Walter Steinmeier)  Portugalio (Luís Filipe Marques Amado)
2006  Aŭstrio (Ursula Plassnik)  Finnlando (Matti Vanhanen)
2005  Luksemburgo (Jean Asselborn)  Britio (Jack Straw)
2004  Irlando (Brian Cowen)  Nederlando (Ben Bot)
2003  Grekio (Georgios Papandreou)  Italio (Franco Frattini)
2002  Hispanio (Josep Piqué i Camps)  Danio (Per Stig Møller)
2001  Svedio (Anna Lindh)  Belgio (Louis Michel)
2000  Portugalio (Jaime Gama)  Francio (Hubert Védrine)
1999  Germanio (Joschka Fischer)  Finnlando (Paavo Lipponen)
1998  Britio (Robin Cook)  Aŭstrio (Wolfgang Schüssel)
1997  Nederlando (Hans van Mierlo)  Luksemburgo (Jacques Poos)
1996  Italio (Lamberto Dini)  Irlando (Dick Spring)
1995  Francio (Alain Juppé)  Hispanio (Javier Solana)
1994  Grekio (Karolos Papoulias)  Germanio (Klaus Kinkel)
1993  Danio (Poul Nyrup Rasmussen)  Belgio (Willy Claes)
1992  Portugalio (João de Deus Pinheiro)  Britio (Douglas Hurd)
1991  Luksemburgo (Jacques Poos)  Nederlando (Hans van den Broek)
1990  Irlando (Charles Haughey)  Italio (Gianni De Michelis)
1989  Hispanio (Francisco Fernández Ordóñez)  Francio (Roland Dumas)
1988  Germanio (Hans-Dietrich Genscher)  Grekio (Theodoros Pangalos)
1987  Belgio (Leo Tindemans)  Danio (Uffe Ellemann-Jensen)
1986  Nederlando (Hans van den Broek)  Britio (Geoffrey Howe)
1985  Italio (Giulio Andreotti)  Luksemburgo (Jacques Poos)
1984  Francio (Roland Dumas)  Irlando (Peter Barry)
1983  Germanio (Hans-Dietrich Genscher)  Grekio (Grigoris Varfis)
1982  Belgio (Leo Tindemans)  Danio (Uffe Ellemann-Jensen)
1981  Nederlando (Chris van la Klaauw)  Britio (barono Peter Carington)
1980  Italio (Attilio Ruffini)  Luksemburgo (Colette Flesch)
1979  Francio (Jean François-Poncet)  Irlando (Jack Lynch)
1978  Danio (Knud Børge Andersen)  Germanio (Hans-Dietrich Genscher)
1977  Britio (Anthony Crosland / David Owen)  Belgio (Henri Simonet)
1976  Luksemburgo (Gaston Thorn)  Nederlando (Max van la Stoel)
1975  Irlando (Garret FitzGerald)  Italio (Mariano Rumor)
1974  Germanio (Walter Scheel)  Francio (Jean Sauvagnargues)
1973  Belgio (Pierre Harmel)  Danio (Ivar Nørgaard)
1972  Luksemburgo (Gaston Thorn)  Nederlando (Norbert Schmelzer)
1971  Francio (Maurice Schumann)  Italio (Aldo Moro)
1970  Belgio (Pierre Harmel)  Germanio (Walter Scheel)
1969  Luksemburgo (Pierre Grégoire)  Nederlando (Joseph Luns)
1968  Francio (Maurice Couve de Murville)  Italio (Giuseppe Medici)
1967  Belgio (Renaat Van Elslande)  Germanio (Willy Brandt)
1966  Luksemburgo (Pierre Werner)  Nederlando (Barend Biesheuvel)
1965  Francio (Maurice Couve de Murville)  Italio (Amintore Fanfani)
1964  Belgio (Hendrik Fayat)  Germanio (Gerhard Schröder)
1963  Luksemburgo (Eugène Schaus)  Nederlando (Joseph Luns)
1962  Francio (Maurice Couve de Murville)  Italio (Emilio Colombo)
1961  Belgio (Paul-Henri Spaak)  Germanio (Gerhard Schröder)
1960  Luksemburgo (Eugène Schaus)  Nederlando (Joseph Luns)
1959  Francio (Maurice Couve de Murville)  Italio (Giuseppe Pella)
1958  Belgio (Victor Larock)  Germanio (Siegfried Balke)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]