Prezidanto de la Verĥovna Rada

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Volodimir Litvin

Володимир Литвин

Prezidanto de la Verĥovna Rada
Prezidanto de la Verĥovna Rada, la nacia parlamento de Ukrainio
Komenco de oficeco 9-a de decembro 2008
Antaŭulo Oleksandr Lavrinoviĉ (en 2008), Ivan Pljuŝĉ (en 2002)

Naskiĝo la 28-an de aprilo 1956 (nun 1956-04-28) (57-jara)
Nacieco ukraina
Vidu ankaŭ biografian portalon
v  d  r
Information icon.svg

La prezidanto de la Verĥovna Rada, la nacia parlamento de Ukrainio (ukraine Голова Верховної Ради України) estas la prezidanto kaj parolisto de la unuĉambra parlamento de Ukrainio, ĝis 1991 la Supera Soveto de Ukraina SSR. La nomo klare indikas, ke la plenumanto de tiu ofico prezidas la kunvenojn kaj aliajn agojn de la parlamento. La parlamentaj prezidantoj estas elektataj per sekreta baloto el inter la parlamentaj deputitoj. La parlamenta prezidanto estas la unua en la vico de anstataŭantoj por la ofico de la ŝtata prezidanto de Ukrainio, kaze ke tiu ne kapablas plenumi la oficajn laborojn.

La posteno ekzistas ekde la ratifiko de la konstitucio de la Ukraina SSR la 30-an de januaro 1937. Miĥailo Burmistenko, kiu estis nomumita tiutage, estis la unua postenulo. Ekde tiam estis 18 parlamentaj prezidantoj. Ekde la 9-a de decembro 2008, la aktuala postenulo estas Volodimir Litvin.

Taskoj [redakti]

Laŭ artikolo 88 de la aktuala konstitucio de Ukrainio, la parlamenta prezidanto rajtas:

  • prezidi parlamentajn kunvenojn,
  • organizi la laboron de la parlamento kaj kunordigi ties aktivaĵojn,
  • subskribi kaj validigi leĝojn deciditajn pere de la parlamento,
  • reprezenti la parlamenton en rilatoj kun la aliaj ŝtataj instancoj de Ukrainio kaj de aliaj ŝtatoj, kaj
  • organizi la laboron de la parlamenta dungitaro.

La parlamenta prezidanto laŭ artikolo 83 de la konstitucio ankaŭ rajtas kunvoki specialajn parlamentajn sesiojn, kaj validigi leĝojn kontraŭ kiuj vetois la ŝtata prezidanto en la kazoo ke la parlamento voĉdonas superi la vetoon per du-triona plimulto. Krome li laŭ artikolo 107 de la konstitucio partoprenas en kunvenoj de la konsilio pri naciaj sekureco kaj defendo.

La parlamenta prezidanto kaj liaj/ŝiaj du asistantoj, do parlamentaj vicprezidantoj, ne rajtas estri parlamentan frakcion.

Listo de parlamentaj prezidantoj [redakti]

La sekva tabelo listigas la prezidantojn de la respublika Verĥovna Rada ekde la jaro 1991 kaj la prezidantojn de la Supera Soveto de Ukraina SSR inter la jaroj 1937 kaj 1991:

Volodimir Litvin, prezidanto de la 4-a kaj 6-a parlamentaj kunvokoj
Oleksandr Moroz, prezidanto de la 2-a kaj 5-a parlamentaj kunvokoj.
nomo partio/bloko ekofica dato oficofina dato vico / komentoj
Volodimir Litvin Bloko Litvin 9-a de decembro 2008 7 (18) - intertempis anstataŭulo Oleksandr Lavrinoviĉ dum iom pli ol 3 semajnoj
Arsenij Jatsenjuk Nia Ukrainio-Popola Memdefenda Bloko decembro 2007 novembro 2008 6 (17)
Oleksandr Moroz Socialista Partio de Ukrainio julio 2006 2007 5 (16)
Volodimir Litvin Por Unuiĝinta Ukrainio majo 2002 majo 2006 4 (15)
Ivan Pljushĉ partie sendependa Februaro 2000 majo 2002 3 (14)
Oleksandr Tkaĉenko Komunista Partio de Ukrainio julio 1998 januaro 2000 malelektita pro ripeta malobeo de parlamentaj reguloj
Oleksandr Moroz Socialista Partio de Ukrainio majo 1994 majo 1998 2 (13)
Ivan Pljuŝĉ partie sendependa decembro 1991 majo 1994 1 (12)
Leonid Kravĉuk Flag of Ukrainian SSR.svg Komunista Partio de Ukrainio julio 1990 decembro 1991 rezignis kiam elektita ŝtata prezidanto de Ukrainio
Volodimir Ivaŝko junio 1990 julio 1990 komisia
Platon Kostiuk 1985 junio 1990 11
Kostiantin Sitnik 1980 1985 10
Miĥailo Bilii 1972 1980 8-9
Oleksandr Kornijĉuk 1959 1972 4-7
Pavlo Tiĉina 1953 1959 3
Oleksandr Kornijĉuk 1947 1953 2
Miĥailo Burmistenko januaro 1937 septembro 1941 1 (posteno paŭzigita pro la Dua Mondmilito)

Eksteraj ligiloj [redakti]