Federacia Prezidento (Germanio)
El Vikipedio
La Federacia Prezidento de Germanio estas la ŝtatestro de Germanio, sed li ne estras la registaron (tiun estras la kanceliero). Kvankam li ne havas grandan potencon, li reprezentas la landon kaj subskribas la leĝojn.
La prezidento estas elektata de la Bundesversammlung ("federacia kunveno"), komuna asembleo el la membroj de la du naciaj parlamentoj Bundestag kaj Bundesrat, por kvin jaroj. La nuna prezidento estas Horst Köhler (elektita dum 2004).
Inter la jaroj 1949 kaj 1999 la prezidentoj de Germanio havis formalan sidejon en la klasikisma kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasikisma vilao Hammerschmidt en Bonno. Ekde 1999 la kastelo en Berlino estas la unua kaj la vilao en Bonno nur la dua sidejo.
[redaktu] Prezidentoj ekde 1949

| Prezidentoj de la Federacia Respubliko Germanio | |||||
| nomo (naskiĝo - morto) | partio | ekofico | fino de la ofico | baloto(j) | |
|---|---|---|---|---|---|
| 1 | Theodor Heuss (1884–1963) |
FDP | 13-a de septembro 1949 |
12-a de septembro 1959 |
1949/54 |
| 2 | Heinrich Lübke (1894–1972) |
CDU | 13-a de septembro 1959 |
30-a de junio 1969 |
1959/64 |
| 3 | Gustav Heinemann (1899–1976) |
SPD | 1-a de julio 1969 |
30-a de junio 1974 |
1969 |
| 4 | Walter Scheel (* 1919) |
FDP | 1-a de julio 1974 |
30-a de junio 1979 |
1974 |
| 5 | Karl Carstens (1914–1992) |
CDU | 1-a de julio 1979 |
30-a de junio 1984 |
1979 |
| 6 | Richard von Weizsäcker (* 1920) |
CDU | 1-a de julio 1984 |
30-a de junio 1994 |
1984/89 |
| 7 | Roman Herzog (* 1934) |
CDU | 1-a de julio 1994 |
30-a de junio 1999 |
1994 |
| 8 | Johannes Rau (1931–2006) |
SPD | 1-a de julio 1999 |
30-a de junio 2004 |
1999 |
| 9 | Horst Köhler (* 1943) |
CDU | 1-a de julio 2004 |
2004 | |
Theodor Heuss | Heinrich Lübke | Gustav Heinemann | Walter Scheel | Karl Carstens | Richard von Weizsäcker | Roman Herzog | Johannes Rau | Horst Köhler

