Prezidento de Pollando

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Standardo de Prezidento
Standardo de Prezidento

Prezidento de Pola Respubliko estas, laŭ la Konstitucio, la plej alta reprezentanto de aŭtoritatoj en Pollando. Li estas ŝtatorgano pri plenuma povo kaj militestro de Pola Armeo.

La ofico ekzistas seninterrompe ekde 1922; post la jaro 1939 la devojn plenumis Prezidentoj en ekzilo en Londono. En t.n. Popola Pollando (1944-1952) la ofico ekzistis en la jaroj 1947-1952. En 1989, pro decidoj de Ronda Tablo, la ofico estis restarigita kaj oni elektis la nuran Prezidenton de Pola Popola Respubliko. En 1990 Ryszard Kaczorowski, la lasta Prezidento en ekzilo, transdonis siajn rajtojn al Lech Wałęsa, nove elektita Prezidento de la 3-a Pola Respubliko.

Ekde la 23-a de decembro 2005 Lech Kaczyński estas Prezidento de Pollando.

Enhavo

[redaktu] Oficperiodo

La prezidenta palaco en Varsovio
La prezidenta palaco en Varsovio

Prezidenton elektas rekte la popolo por kvinjara oficperiodo. La sama persono povas esti denove elektita nur unufoje.

[redaktu] Prezidenta ĵuro

Laŭ la 130-a artikolo de Konstitucio, la nove elektita Prezidento ekokupas la oficon post jena ĵuro ĉe la Nacia Konvento:

Ekokupante laŭ volo de la Nacio oficon de Prezidento de Pola Respubliko, mi solene ĵuras, ke mi estos fidela al Konstituciaj decidoj, mi malcedeme gardos dignon de la Nacio, sendependecon kaj sekurecon de la Ŝtato, kaj bono de la Patrujo kaj prospero de civitanoj estos por mi ĉiam la plej alta ordono.

Al la ĵuro oni povas aldoni dirante:

Tiel helpu min Dio.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Oficiala paĝaro de prezidento de Pollando

Ĉi tiu artikolo pri "Prezidento de Pollando" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.