Prezidanto de la Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prezidento de la Eklezio)

En la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la Prezidanto de la Eklezio estas ĝenerale konsiderata la plej alta reganto de la mormona eklezio. Ĝi estis kreita de Joseph Smith, fondinto de la movado, kaj poste lin sukcedis Brigham Young, Joseph Smith III, Sidney Rigdon kaj James Strang. Pluraj aliaj titoloj estas rilataj al ĉi tiu posteno, inkluzive de Unua Eldero de la eklezio, Profeto, Viziulo, Revelacianto, Interpretanto kaj Reganto (en Israelo).