Preĝejo Sankta Nikolao (Freiberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Preĝejo Sankta Nikolao (germane: Kirche St. Nikolai aŭ simple Nikolaikirche) estas unu el la plej gravaj kulturaj monumentoj en la historia kerno de la urbo Freiberg. Ĝiaj radikoj tuŝas la plej fruan fazon de la setleja evoluo. Proksimume 1175/1180 oni komencis la konstruadon de la preĝejo en la estiĝanta setlejo Sankta Nikolao. Konstruarkeologiaj esploroj montris ke jam ĉirkaŭ la jaro 1200 jam konstruiĝis nova, pli granda kaj pli riĉe ekipita preĝejo. De la tiama konstruaĵo nun restas nur la du turoj en la okcidento.

Dum ĉiu urba incendio Sankta Nikolao estis damaĝita - pli aŭ malpli. La gotika korusejo ekestis post la incendio de 1386. Ekstreme gravajn damaĝoĵn kaŭzis la urba incendio en 1484. Post ĉi fajro konstruiĝis en stilo de la malfrua gotiko la longa halo kaj la sakristio ĉe la norda flanko de la korusejo. La sakristion ornamas retoforma ripovolbaĵo. En la jaro 1578 la interna spaco de la preĝejo ricevis kasonan plafonon. Ĝis tiam ĝi estis malferma ĝis la suba flanko de la tegmento. Probable ĉirkaŭ 1530 oni plialtigis la du okcidentajn turojn.

Preĝejo Sankta Nikolao estis la unua diodomo de Freiberg en kiun eniris la reformacio. Jam 1533 ĉi tie oni publike laŭtlegis libere kaj senĝene el la notoj de Marteno Lutero.