Priŝtino
Priŝtino | |
serbe: Приштина, albane: Prishtinë, angle: Pristina | |
urbo | |
Nacia biblioteko estis konstruita ankoraŭ en tempoj de Jugoslavio
| |
|
|
Oficiala nomo: Prishtinë | |
Lando | Kosovo |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Distrikto | Distrikto Priŝtino |
Historiaj regionoj | 4
|
Situo | Priŝtino |
- alteco | 652 m s. m. |
- koordinatoj | 42° 40′ 00″ N 21° 10′ 00″ O / 42.66667 °N, 21.16667 °O (mapo) |
Areo | 854,0 km² (85 400 ha) |
Loĝantaro | 198 214 (2011) |
Denseco | 232,1 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 10000 |
Telefona antaŭkodo | (+381) 038 |
Situo enkadre de Kosovo
| |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: Priština | |
Retpaĝo: www.prishtina-komuna.org | |
Priŝtino aŭ Priŝtina (serbe: Приштина/Priština; albane: Prishtina/Prishtinë) estas ĉefurbo, politika, ekonomia, kultura centro kaj la plej granda urbo de Kosovo. Laŭ pritaksoj, 550—600 mil personoj loĝas en la urbo nun, plejparte etnaj albanoj (minoritate serboj, bosniakoj kaj ciganoj.
En Priŝtino troviĝas la sidejo de UNMIK, OSKE-misio en Kosovo kaj la ĉefaj organoj de la portempa urbestraro kiel parlamento, registaro kaj prezidento de Kosovo.
Historio
Komence la romianoj havis urbon 15 km de urbocentro de Priŝtino, kiu baldaŭe iĝis la unua rezidurbo de diversaj serbaj reĝoj. En la 28-an de junio 1389 la turka armeo venkis la serban armeon, sekve la nova serba ĉefurbo iĝis Smederevo ĝis 1459. Dum la Osmana Imperio la urbo restis grava administrejo. En la 1880-aj jaroj la fervoja linio atingis la urbon, kiu portis prosperon. En 1912 la serboj reakiris la urbon, sed dum la 1-a mondmilito Aŭstrio-Hungario okupis ĝin. Ekde 1918 la urbo apartenis al la estonta Jugoslavio. Dum la 2-a mondmilito albanoj kaj italoj regis en Priŝtino, ekde 1943 anstataŭ italoj germanoj regadis ĝis alveno de jugoslaviaj partizanoj.
Inter 1964-1989 Priŝtino estis ĉefurbo de aŭtonomio Kosovo. Post sanga milito ekde 17-an de februaro 2008 ĝi iĝis ĉefurbo de sendependa Kosovo.
Vidindaĵoj
- etnografia muzeo "Emin Giku"
- moskeo Llapit
- moskeo Sultano Mehmet la 2-a el la 18-a jarcento
- banejo Hammam el la 15-a jarcento
- moskeo de Paŝao Jasār de 1834
- serba abatejo Gračanica (10 km de la ĉefurbo)
Ĝemelurbo
Ŝablono:Flagicon Tirana, Albanio
Eksteraj ligiloj
- Oficiala ttt-ejo de la urbo albane, angle, serbe
- Historio de la urbo angle
- Flughaveno de Priŝtino angle
- OSZE-portreto de la komunumo Priŝtino, decembro 2005 angle
- Mapo de Priŝtino