„ Ĝi alportas multe pri la novaj „ismoj“ de la pentroarto kaj en densa, drasta formo, plej taŭge konigas ĉion, kion estas necese scii pri la diversaj tendencoj. ”
„ Post ĝenerala priskribo de la evoluo de la pentroarto, la libro enhavas detalajn informojn pri la batalo inter la du realoj kiuj konsistigas la arton : la realo de l' ekstera mondo kaj la abstrakta realo ekzistanta en la cerbo de l' artisto. Alia ĉapitro informas pri la tendencoj de l' moderna arto kaj pri la stato de la nuna pentroarto. La lingvo de la verko malgraŭ la malfacilo de l' temo estas klara, flua kaj pura. La libro estas bele prezentita kaj plaĉe presita. ”