Pri protekto de infanoj kontraŭ informoj malutilaj por ilia sano kaj disvolviĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:39, 4 apr. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Federacia leĝo de Rusia Federacio n-ro 436-FZ de la 29-a de Decembro 2010 «Pri protekto de infanoj kontraŭ informoj malutilaj por ilia sano kaj disvolviĝo» estas leĝo disdividanta informojn en kvin kategoriojn kaj malpermesanta ilian atingebligon inter certaj aĝgrupoj de homoj.

Ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Markoj[redakti | redakti fonton]

La leĝo malpermesas cirkuladon de informoj krom tiuj de kategorio «0+» sen markoj, kun kelkaj esceptoj (art. 11). En la versio de la jaro 2010-a estis neniuj esceptoj por retpaĝaroj. Federacia leĝo de Rusia Federacio n-ro 139-FZ de la 28-a de julio 2012 aldonis escepton por «informoj disvastigataj per» retoj kiel Interreto, «krom retaj eldonaĵoj», kaj por komentarioj kaj mesaĝoj, lasataj en retpaĝaro de reta eldonaĵo de ties legantoj.