Prienai
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Sep. 2011.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Prienai | |
| Bazaj datumoj | |
|---|---|
| ŝtato: | Litovio |
| distrikto: | Kaunas |
| subdistrikta komunumo: | Prienai |
| nombro de enloĝantoj: | 34 400 (komunumo, stato 2005) |
| nombro de enloĝantoj: | 11 300 (urbo, stato 2005) |
| areo (urbo): | ĉ. 8,3 km² |
| internacia telefona prefikso: | (+370) 319 |
| koordinatoj: | 54° 39' norde, 23° 58' oriente |
Prienai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Kaunas. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 34 400 enloĝantojn, kaj la urbo 11 300.
Malmultajn kilometrojn de Prienai troviĝas la banloko Birštonas. La kurbiĝo de la rivero Nemunas, je kies bordo situas ambaŭ urboj, kaj la duoninsulo kreita pro la rivera kurbiĝo, deklariĝis regiona natura parko.
Prienai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1502, kaj dum 1609 ricevis urbajn rajtojn.

