El ĉirkaŭ 120.000 loĝantoj de la komunumo ĉirkaŭ 65.000 vivas en la urbo mem. Ĉ. 17.000 estas rifuĝintoj, kiuj alvenis dum la milito de 1992–1995. Plimulto estas serboj; dum la milito foriris ĉirkaŭ 24.000 ne-serboj, sed ili parte revenis. Minoritataj etnoj estas bosnianoj, kroatoj, romaoj, ĉeĥoj, ukrainoj, rumanoj kaj slovenoj.