Primo Levi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Primo LEVI (31-a de julio 191911-a de aprilo 1987) estis itala-juda verkisto kaj travivinto de la Holokaŭsto, konata pro liaj libroj pri liaj spertoj en la Nazia koncentrejo Aŭŝvico. Lia libroj verŝajne estas le plej famaj kaj trafaj verkaĵoj pri la vivo en la Naziaj koncentrejoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Levi naskiĝis en Torino la 31-an de Julio 1919, kaj kreskis en liberala juda familio. En 1939 li eniris la universitaton de Torino por studi kemion, kaj li sukcesis diplomiĝi en 1941, en etoso de kreskanta antisemitismo. En 1942 li sukcesis trovi laboron en Svisa kompanio en Milano, ĉar la antisemitaj leĝoj de la faŝisma registaro ne aplikiĝis al Svisaj kompanioj. En septembro 1943, Levi reiris al Torino (kiu tiam estis okupita de la Germanoj), kaj trovis ke lia patrino kaj lia fratino eskapis al la kamparo. Li sekvis ilin, kaj aliĝis al rezisto-movado nomata Giustizia e Libertà (Justeco kaj Libereco). Li estis preskaŭ tuj kaptita de la faŝistoj, kaj konfesis ke li estis judo, ĉar la alternativo estis esti mortpafita kiel rezist-batalanto. En februaro 1944, Levi estis portita al Aŭŝvico. Li pasis 11 monatojn tie, ĝis ĝi estis liberigita de la Ruĝa Armeo. Li travivis pro serio da bonŝancaj koincidoj, ĉar averaĝe la malliberuloj mortis post tri monatoj. En novembro 1944, dank al liaj studoj pri kemio, oni donis al li laboron en laboratorio, do li ne estis devigata labori ekstere en sub-nulaj temperaturoj. Mallonge antaŭ la liberigo de la koncentrejo, li malsaniĝis kaj estis portita al hospitalo. Tio estis tre bonŝanca, ĉar antaŭ ol la alveno de la rusoj, la SS devigis ĉiujn malliberulojn krom la tre malsanaj iri al alia koncentrejo, kaj la plej multo ol ili mortis dum la longa marŝado tra la neĝo. Levi estis liberigita la 27an de januaro, sed li atingis Torinon nur la 19an de oktobro de tiu jaro, post iom da tempo en Soveta kampo kaj post longa vojaĝo kun aliaj italoj tra Eŭropo.

En la postaj jaroj, Levi geedziĝis kaj trovis laboron kiel kemiisto. En 1947, li publikigis lian plej faman libron, "Se questo è un uomo" (Se ĉi tiu estas homo), kie li priskribas liajn spertoj en Aŭŝvico. La libro famiĝos nur kelkajn jarojn poste. Dum la postaj jardekoj, Levi skribis multajn aliajn librojn pri liaj spertoj.

Levi mortis la 11-an de aprilo 1987, kiam li falis de la interna ŝtuparo de la bloko da apartamentoj en kiu li vivis en Torino, falante por tri etaĝoj. Multaj homoj kredas ke li mem-motigis sin, sed ne estas klare se temis pri tio aŭ pri akcidento.

Levi kaj la gulagoj[redakti | redakti fonton]

La opinio de Levi estis, ke neniu alia okazintaĵo en la historio atingis la nivelon de la nazia holokaŭsto. Kiam komencis aperi detalajn rakontojn pri la Sovetaj Gulagoj en la sepdekaj jaroj, Levi rifuzis la ideon ke la Gulagoj estis samaj kiel la Naziaj koncentrejoj, kvankvam ambaŭ estis evidente hororaj. Li atentigis ke la procentaĵo da mortintoj en la Gulagoj esti multe pli malalta, kaj ke la celo ne estis komplete ekstermi popolon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Se questo è un uomo (1947)
  • La tregua (1963)
  • Storie naturali (1966) rakontoj sub la plumnomo Damiano Malabaila
  • Vizio di forma (1971) rakontoj
  • Lilìt e altri racconti (1971) rakontoj
  • Il sistema periodico (1975) rakontoj
  • La chiave a stella (1978) romano
  • La ricerca delle radici (1981) persona antologio
  • Se non ora, quando? (1982) romano
  • traduko de La proceso de Franz Kafka (1983)
  • Ad ora incerta (1984) poemaro
  • L'altrui mestiere (1985) esearo
  • I sommersi e i salvati (1986) esearo
  • Tutti i racconti (2005) (postmorte eldonitaĵoj)

Postmorte eldonitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Conversazioni e interviste 1963-1987 (1997)
  • L'ultimo natale di guerra (2000)
  • L'asimmetria e la vita. Articoli e saggi 1955-1987 (2002)
  • Opere, a cura di Ernesto Ferrero, 3 tomoj, Einaudi, Torino.
  • Opere, a cura di Marco Belpoliti, 2 tomoj, Einaudi, Torino, 1997.