Primolacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Primolacoj
Primula vulgaris
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Primolacoj Primulaceae
Vent.
Genroj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La primolacoj (Primulaceae el erikaloj) estas familio kun 800 specioj en 24 genroj. Ili vivas ĉefe en kontinenta, montara klimato, la varmajn, sekajn lokojn ili ne ŝatas. Ili estas moltigaj, ofte unujaraj herboj, ofte kun rozeto.

Genroj

Ĉefaj genroj

  • Primolo estas multspecia genro de unu-, du- kaj plejofte plurjaraj herboj kun ordinare rozete aranĝitaj elbazaj folioj kaj kun kvinnombraj brilkoloraj floroj en umbeloj, grapoloj, densaj kapoj aŭ spikoj en la fino de la skapo. Multaj specioj estas ĝardene kulturataj.
    • Aŭrikulo estas 10-15 cm alta staŭdo (Primula auricula) kiu floras tre frue en la printempo kun floroj en umbelo (ankaŭ ĝardena aŭrikulo)

(vidu aŭrikulario (fungo), aŭriklo (ekstera parto de orelo), aŭriko (ŝipa velo))

  • Ciklameno (Cyclamen): plurjaraj tuberhavaj herboj, hejmaj en la Mediteraneaj regionoj, precipe en Alpoj. Ili havas kliniĝintajn, blankajn aŭ ruĝajn florojn kun retrofleksitaj petaloj.

Plena listo

Genroj iam en Primolacoj

Oni tradicie metas la sekvajn genrojn inter la primolacoj, sed laŭ Källersjö et al. (2000), ili apartenas al la familio Myrsinaceae: