Primolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Primolo
Primula vulgaris
Primula vulgaris
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Primolacoj Primulaceae
Genro: Primolo Primula

multaj; vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Primolo (Primula) estas genro el la primolacoj, kun pli ol 500 specioj. Ili kreskas ĉefe sur la norda hemisfero, en la malvarmaj kaj montaraj regionoj. La primoloj estas malrapide kreskantaj, ĝenerale ĉiujaraj (malofte dujaraj), moltigaj plantoj. Plimulto de la specioj altas 25–50 cm, sed ekzistas ankaŭ plantoj kun alteco de 5 cm kaj eĉ 120 cm. Oni kultivas multajn speciojn kiel ornamplantojn pro iliaj belegaj floroj.

La tigo de la primoloj estas mallonga, ofte mankanta. La folioj estas tigetaj, longaj, svelatj aŭ rondformaj, ofte starantaj en grundfoliaro. Sur la folia dorso, la ĉefa vejno (kaj ofte la alkondukaj vejnetoj) estas ŝveliĝantaj. La floroj estas unuopaj kaj sidas sur longa pedunklo aŭ staras en nedensa umbelo. La kaliko kaj la korolo estas kunkreskinta, kvinmembra, la korolo estas ruĝa, purpura, rozkolora, blua, blanka aŭ flava.

Vitrodomaj ornamplantoj estas la etaĝa aŭ fea primolo (P. malacoides) kaj la ĉinia primolo (P. sinensis). La printempa primolo (P. veris), radia primolo (P. elatior), sen-tiga aŭ ordinara primolo (P. acaulis sin. P. vulgaris) kaj julia primolo (P. juliae) estas ŝatataj ĝardenaj ornamplantoj.

Elektitaj specioj