Prince
Prince | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prince en 2007
| |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Prince Rogers Nelson | ||||
Naskiĝo | 7-an de junio 1958 en Mineapolo | ||||
Morto | 21-an de aprilo 2016 (57-jaraĝa) en Chanhassen | ||||
Edz(in)o | Mayte Garcia • Manuela Testolini | ||||
Deveno | Ŝablono:Flagicon Minneapolis, Minnesota, Usono | ||||
Ĝenroj | Popmuziko, rokmuziko, R&B, funkmuziko | ||||
Profesio | Kantverkisto, muzikisto, aktoro | ||||
Instrumentoj | Voĉa muziko, gitaro, basgitaro, piano, klavarinstrumento, drumo, frapinstrumento | ||||
Aktivaj jaroj | 1978 – nuntempo | ||||
Eldoninto | NPG, Columbia, Universal, Arista, Paisley Park, Warner Bros. | ||||
Parencaj temoj |
The Revolution; Wendy and Lisa New Power Generation The Time; Morris Day Sheila E. Kate Bush Vanity 6; Apollonia 6 Mazarati The Family 94 East Madhouse Jill Jones Candy Dulfer Támar | ||||
Retejo | Prince | ||||
| |||||
Prince Rogers Nelson (7-a de junio 1958 en Minneapolis, Minnesota) estas usona muzikisto, komponisto, muzikproduktisto kaj kantoverkisto.
Liaj gepatroj konatiĝis en la bando „The Prince Rogers Trio“, en kiu John L. Nelson estis ĵazo-pianisto kaj la patrino Mattie Shaw kantis. Ili geedzixgis en 1956 kaj divorcis en 1965. Prince estis nomumita post tiu bando. Li havas unu fratinon Tika Evene Nelson („Tyka“, 1960). Ekziszas pluaj duonfratoj kiel Sharon Nelson, Lorna Nelson (1943 - 2006), John R. Nelson juna kaj Duane J. Nelson.
Prince estis en geedzeĝo inter 1996 kaj 2000 kun la dancistino Mayte Jannell Garcia. En 1996 naskiĝis ilia filo, sed vivis nur sep tagojn. En 2001 li geedziĝis kun Manuela Testolini, dungiton de sia entrepreno "Paisley Park Records". Testolini anoncis divorc-volon en majo de 2006.
Prince ekde 2001 estas sekvanto de Atestantoj de Jehovo.
Li kaŝas kaj ne komentas sian privatan vivon.
Muzika biografio
Prince estas unu el la plej sukcesaj kaj influaj muzikistoj de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Li kuraĝa miksis diversajn muzikajn ĝenrojn de sia epoko kaj estis internacie tre sukcesa.
Li ekmuzikis en aĝo de 12 jaroj kun sia lerneja amiko André Cymone en diversaj lernejaj bandoj.
Li aperigis en 1978 la debutan albumon For You. Ĉiuj instrumentoj, tekstoj, melodioj venis de li. La albumo ne estis sukceso.
Lia kvina albumo 1999 aperis en 1982 kaj portis la nomon Prince and the Revolution. Tiu albumo alportis por li la komercan trarompon en Usono. Oni vendis 3 milionoj el la albumo kaj la kantoj "1999", "Little Red Corvette", "Delirious" aperis sur pintoj de la ŝlagrolistoj.
La internacian sukceson alportis en 1984 la albumo "Purple Rain" kaj la samnoma filmo. Oni vendis 10 milionojn el la albumo.
Li muzikis inter 1990 kaj 1995 sub nomo The New Power Generation, poste kiel The artist formerly known als Prince(TAFKAP), sed la iama sukceso ne ripetiĝis. Li reakiris - post finiĝo de la kontrakto kun Warner Bros la 31-an de decembro 1999 - en 2000 la nomon PRINCE.
Li fondis en 2001 la NPG Music Club, per kiu li disvastigis, vendis sian muzikon tra la interreto. Li estis tiuterene pioniro. La klubo estis fermita en julio de 2006.
Diskografio
Albumo
- 1978 - For You
- 1979 - Prince
- 1980 - Dirty Mind
- 1981 - Controversy
- 1982 - 1999
- 1984 - Purple Rain (Music from the Motion Picture Purple Rain)
- 1985 - Around The World In A Day
- 1986 - Parade (Music from the Motion Picture Under The Cherry Moon)
- 1987 - Sign 'O' the Times
- 1988 - Lovesexy
- 1989 - Batman
- 1990 - Graffiti Bridge (Music from the Motion Picture Grafitti Bridge)
- 1991 - Diamonds And Pearls
- 1992 - Dosiero:Prince symbol.svg
- 1993 - The Hits / The B-Sides
- 1993 - The Hits 1
- 1993 - The Hits 2
- 1994 - Come
- 1994 - Black Album
- 1995 - The Gold Experience
- 1996 - Chaos And Disorder
- 1996 - Emancipation
- 1998 - Crystal Ball / The Truth / Kamasutra
- 1999 - The Vault... Old Friends 4 Sale
- 1999 - Rave Un2 The Joy Fantastic
- 2001 - The Very Best Of
- 2001 - The Rainbow Children
- 2002 - One Nite Alone...
- 2002 - One Nite Alone... Live!
- 2003 - N.E.W.S
- 2004 - Musicology
- 2006 - 3121
- 2006 - Ultimate
- 2007 - Planet Earth
(aperigoj tra NPG-Music-Club):
- 2001 - Rave In2 The Joy Fantastic
- 2003 - Xpectation
- 2003 - C-Note
- 2004 - The Chocolate Invasion
- 2004 - The Slaughterhouse
(The New Power Generation):
- 1993 - Gold Nigga (lead-voice von Tony M.)
- 1995 - Exodus (lead-voice von Sonny T.)
- 1998 - Newpower Soul (lead-voice)
EP
- 1989 - The Scandalous Sex Suite
- 1990 - New Power Generation Remixes
- 1991 - Gett Off Remix EP
- 1991 - Cream Remixes
- 1992 - My Name Is Prince Remixes
- 1992 - 7 Remixes
- 1994 - The Beautiful Experience
- 1994 - Letitgo Remixes
- 1994 - Space Remixes
- 1995 - The Good Life Remixes (performed by The New Power Generation)
- 1998 - Come On Remixes (performed by The New Power Genereation)
- 1999 - 1999 – The New Master
- 1999 - The Greatest Romance Ever Sold Remixes