Prince Robinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prince Robinson
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1902 (1902-06-07)
en Portsmouth
Morto 23-an de julio 1960 (1960-07-23) (58-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto • saksofonisto
vdr

Prince Robinson (* 7-an de junio 1902 en Portsmouth, Virginio; † 23-an de julio 1960) estis usona ĵaza tenorsaksofonisto kaj klarnetisto de svingo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Robinson iris en 1924 al Novjorko kaj ludis tie kun Elmer Snowden, Duke Ellington kaj koncertvojaĝis en 1927 kun Leon Abbey tra Sudameriko. Poste li estis membro de la McKinney’s Cotton Pickers, je kiuj li soloiste brilis per la titoloj Crying and Sighting, Rainbow Round My Shoulder (1928) kaj I Found a New Baby (1929). Post malfondado de la bando en 1934 li kunlaboris kun Blanche Calloway, Willie Byant 1937/38, Roy Eldridge, Lucky Millinder kaj ekde 1940 ĝis 1944 kun Louis Armstrong (aŭdebla en la titoloj Yes Suh, I'll Get Mine Bye and Bye 1941 kaj Coquette 1942). Tiutempe li ankaŭ surdiskigis titolojn kun Teddy Wilson (You Showd Me the Way, The Mood That I'm In, 1937) kaj Lil Hardin Armstrong (When I Went Back Home, 1937). Ekde 1947 ĝis 1953 li kunlaboris kun Claude Hopkins, en 1953 kun Dickie Wells kaj ekde 1954 kun Freddie Washington.

Literaturo[redakti | redakti fonton]