Princ-Eduardaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Princeduarda Insulo)
Princ-Eduardaj Insuloj
Satelita bildo de la insularo
Satelita bildo de la insularo
insularo
Akvejo Hinda oceano
Geografia situo 46° 46′ S, 37° 51′ O (mapo)-46.77305555555637.8525Koordinatoj: 46° 46′ S, 37° 51′ O (mapo) f1
Mapo de Princ-Eduardaj Insuloj
Mapo de Princ-Eduardaj Insuloj

Map

Nombro de insuloj 2
Ĉefa insulo Insulo Marion
Tuta areo 335 km²f1
Loĝantoj 50 (Stacia personaro) f2
Mapo de la Princ-Eduardaj Insuloj
Mapo de la Princ-Eduardaj Insuloj
vdr
Prince Edward Islands, Sud-Afriko

La Princ-Eduardaj Insuloj estas dependa teritorio de Sud-Afrika Respubliko en Hinda Oceano.

  • Nacia nomo: Prince Edward Islands.
  • Areo: 335 km²
  • Loko: 46,60 ĝis 46,97 S, 37,58 ĝis 38,02 E

La Princ-Eduardaj Insuloj konsistas ĉefe el du insuloj, Insulo Marion (Marion Island, 290 kv.km) kaj Princ-Eduarda Insulo (Prince Edward Island, 45 kv.km), kiuj situas aparte 19 km. La insularo estis vulkane kreita. La plej alta punkto estas 1230 m, la pinto Mascarin (eksa State President Swart Peak, 46° 54′ S 37° 43′ O / 46.900 °S, 37.717 °O / -46.900; 37.717 (mapo)) sur Insulo Marion.

La unua registrita vido estis en 1663 kaj la unua alteriĝo (de fokĉasistoj) en 1799. Post tio, fokĉasistoj pasigis vintrojn tie. La unua konstanta okupo (scienca stacio) ekde 1947. Ĝi estas nun teritorio de Sud-Afrika Respubliko, parto de Orienta Kablando.

La nomo de la insularo estas laŭ Edward Augustus, Duko de Kent kaj Strathearn, la kvara filo de Georgo la 3-a. Oni ne konfuzu la insulojn kun Insulo de Princo Eduardo, provinco de Kanado.

Biogeografie la insuloj apartenas al la antarkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La insularo donis sian nomon al ĉirkaŭanta mara ekoregiono.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.