Princepiskopujo Monastero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Princepiskoplando Monastero)
Saltu al: navigado, serĉo
Princepiskopujo de Monastero
Origina nomo Hochstift Münster
14-a jarcento1802
Flag of the Prince-Bishopric of Münster.svg
flago
Wappen Werne.svg
blazono
Geografio
Locator map Münsterland in Germany.svg
Situo de la regiono "Monastera Lando" en Germanio,

kiu proksimume egalas kun la tiama princepiskopujo

Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
duklando Saksio duklando Saksio
Postsekvaj ŝtatoj:
reĝlando Prusio reĝlando Prusio
reĝlando Hanovro reĝlando Hanovro
grandduklando Oldenburgio grandduklando Oldenburgio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Princepiskopujo de Monastero, germane Hochstift MünsterFürstbistum Münster, estis granda klerika teritorio en nordokcidenta Germanio, kiu ekestis fine de la 12-a jarcento kaj ekzistis ĝis la Regna deputacia fina akto en la jaro 1803.

La origino[redakti | redakti fonton]

La princepiskopujo Monastero ekestis post la disbato de la duklando Saksio kadre de la konfliktoj inter Henriko la Leono kaj Frederiko Barbarossa 1180. La episkopujo de Monastero estis feŭdata per partoj el la iama duklando kaj la episkopo, tiam Hermano la 1-a de Katzenelnbogen, ricevis la titolon „princepiskopo“ kaj per tiu la privilegiojn de landoreganto pri sia princepiskopujo, kiu estis pli granda ol sia eklezia diocezo. La kernon formis la supra abatejo Monastero. Ĝi etendiĝis dum sia florepoko ekde Warendorf, la rivero Lippe kaj la hodiaŭa nederlanda limo ĉirkaŭ la urbo Monastero. Mallarĝa koridoro kondukis tra Rheine ĝis la graflando Lingen, tie alligiĝis la malsupra abatejo Monastero, preskaŭ samgranda teritorio inter la hodiaŭa nederlanda limo, Papenburg, Cloppenburg kaj Damme. Enklavoj en la princepiskopujo estis la graflando Steinfurt kaj la teritorioj de Gemen kaj Anholt. La princepiskopujo de Monastero apartenis al la Malaltrejn-Vestfalia Imperia Cirklo.

Geografia evoluo[redakti | redakti fonton]

Politika evoluo[redakti | redakti fonton]

"Vestfalio dissplitigis siajn fortojn en lokajn rivalecojn. Dum jarcentoj ĝi situis je la ventoŝirmita flanko de la imperio." (Joseph Prinz, regionhistoriisto).

Estante la plej granda klerika teritorio de la Sankta Romia Imperio, la princepiskopujo Monastero transprenis la gvidadon inter la Vestfaliaj episkopujoj. Refoje okazis rivalecoj kun la arkiepiskopo de Kolonjo. Plia rivalego estis la grafo de Tecklenburg, kun kiu la princepiskopo de Monastero ofte estis malpaca. Sed ankaŭ estis daŭraj kvereloj kun la nobelaro de la princepiskopujo, kies potencon disrompis la princepiskopo Ludoviko la 2-a de Hesio nur en la 14-a jarcento. En Monastero mem la episkopo dum la paso de la historio perdis pli kaj pli potencon al la civitanoj, antaŭ ol li refortiĝis dum la reformaciaj tumultoj. En la 18-a jarcento la princepiskopujo de Monastero staris en persona unio kun la elektoepiskopujo Kolonjo, partatempe ankaŭ kun pliaj Nordgermanaj klerikaj teritorioj. Tiutempe la princepiskopoj nur malofte estis en Monastero, kaj pri la ekleziaj aferoj zorgis Ĝenerala Vikario.

Bazaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Kultura evoluo[redakti | redakti fonton]

Religia evoluo[redakti | redakti fonton]

Vestfalio estas misiigata de Karolo la Granda (Saksa misio). Unua episkopo de Monastero iĝas Ludgero la 1a (805). Generaj ĉeloj de la diocezo estas la monaĥejoj Nottuln, Liesborn, Freckenhorst, Vreden samkiel la monaĥejo Werden.

La fino[redakti | redakti fonton]

En 1802 Prusaj trupoj okupis Monasteron kadre de la Napoleonaj Militoj. Post la Reichsdeputationshauptschluss, laŭ kiu la klerikaj teritorioj estis sekularigitaj favore al malklerikaj reglandoj, ankaŭ la princepiskopujo estis dissolvita kaj transdonita al diversaj regnoprincoj. La okcidentajn oficejojn Bocholt kaj Ahaus ekz. ricevis la princgentoj Salm-Salm kaj Salm-Kyrburg, kiuj per komuna rezidejo en Bocholt formis la komunan princlandon Salm. Sub Napoleono la regiono de la supra abatejo unue parte, finfine tute venis al Francio. Viena Kongreso en 1815 la supra abatejo venis al Prusio, la malsupra abatejo al Hanovro kaj Oldenburgio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Damberg/Gisela Muschiol: Das Bistum Münster. Eine illustrierte Geschichte, Münster 2004.
  • Detlef Fischer, Chronik des Münsterlandes, Münster 2003.
  • Wilhelm Kohl, Westfälische Geschichte, Düsseldorf 1983.
  • Helmut Lahrkamp, Unter dem Krumstab, Münster 1999.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]