Princino Akishino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:サッカー選手

Princino Akishino kun ŝia edzo, je la 72-a naskiĝtago de lia patro (23-an de decembro 2005)

Princino Akishino (japane 秋篠宮紀子親王妃 Akishino no miya Kiko shinnōhi), n. Kawashima Kiko (川島紀子) (n. 11-an de septembro 1966), estas edzino de Princo Akishino de Japanio.

Kawashima Kiko naskiĝis en la prefektujo Ŝizuoka. Ŝi estas la sola filino de Kawashima Tatuhiko, profesoro en la Gakushuin-universitato, kaj Kawashima Kazuko. Ŝi plenkreskis en Usono, kie la patro instruis en Universitato de Pensilvanio. Ŝi vizitadis bazlernejon en Vieno, kiam ŝia patro laboris tie. Tiel ŝi flue parolas angle kaj germane.

Ŝi studis psikologion en universitato Gakushuin Universitat kaj diplomiĝis en 1989. Poste ŝi ekstudis por doktoriĝo, dumtempe konatiĝis kun Princo Fumihito, la pli junan fraton de kronprinco Naruhito de Japanio. Ili geedziĝis la 29-an de junio 1990 en imperiestra palasto de Tokio. Antaŭ la edziĝo, la imperiestra kortega ofico donis permeson por la princo, fondi novan familian linion. La Tennō donis al lia dua filo la titolon Akishino no miya (秋篠宮), tiel princo Fumihito iĝis princo Akishino. Per la edziniĝo, Kiko oficiale iĝis princino Akishino.

Ŝi estas patrino de tri infanoj:

Eksteraj ligiloj