Principo de komplementeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Principo de komplementecosubsidiareco-principo, sugestas kaj stiras al respekto de la origina rajto aŭtomonie agadi kaj sinregi kaj provizi per si mem. Laŭ tiu principo, supera instanco ne rajtas substituiĝi al la infera kiam tiu ĉi kapablas realigi kion socie bezonan aŭ ordonitan de la ŝtata leĝo. Nome supera instanco devas kunlabori kun malsupera komunumo kaj ĝin anstataŭi nur kiam ĉi lasta ne efike atingas la celojn de la leĝo.

La koncepto ekemerĝis, kvankam nerekte, en la pensado de Aristotelo priskribanta la rilatojn inter registaro kaj libero, preciziĝis en la verkoj de Tomaso el Akvino kaj, dum renescenco ĉe, ekzemple, Johannes Althusius (1557-1638) pritraktanta socion kaj ŝtatestraron, sed ĝi klare nociiĝas en la moderna epoko okaze de la novaj taskiĝoj de la aktualaj ŝtatoj kaj en sociologiaj studoj.

La koncepto kaj principo eniras kaj fariĝas esenca elemento de la socialaj enciklikoj de la “socialaj” papoj: skizo de tiu principo troviĝas en la Rerum Novarum (1891. Pri la novaj sociaj problemoj) de Leono la 13a, sed komplete eksplicitiĝas en la Quadragesimo Anno (1931. Rilatoj inter publika sektoro kaj privata) de Pio la 11a. Kaj ĉiam pli en sinsekvaj enciklikoj : Mater et Magistra (1962. Pri instruoj de la eklezio pri sociaj aferoj), Populorum Progresio (1967.Pri la naturo de la socia disvolviĝo laŭ la kristana vidpunkto), Octogesima Adveniens (1971 Pri la diversaj socialismoj), Laborens exercens (1981. Pri la digneco de la laboristo), Sollicitudo Rei Socialis (1987. Moralaj implicoj de la natura kaj kristana prisociala doktrino), Centesimus Annus (1991. Pri aktualigo kaj kompletigo de la Rerum Novarum). ] Tiuj enciklikoj startas el digneco de la persono por kiu estas depostulita la rajto de socia aktoro, kaj, do, ne licas malhelpi ĝian individuan intreprenemon. Kiel ne licas forpreni de la personoj kion ili povas plenumi per siaj fortoj kaj sia industriemo por ĉion transdoni al la komunuma sfero, tiel maljustas liveri al supera kaj alta socia instanco kion la malsuperaj kaj minoraj komunumoj povas realigi el si mem, ĉar “natura objekto de ĉiu ajn interveno en la socio estas helpi en anstataŭa (komplementa) maniero la membrojn de la socia korpo, ne ja ilin febligi kaj ensorbi”.

Do necesas, ke la plej supera aŭtoritato remetu al la malsuperaj komunumoj la pritraktadon pri malpli gravaj zorgoj kaj aferoj, tiel ke ili povu efektivigi mem kun pli konkreta libero, kun pli efiko la taskojn kiuj nur al ili apartenas [...] taskoj de direktado, de gardado, de subpremo, laŭokaze kaj laŭbezone.

Kiel oni vidas tiu principo naskiĝas rekte la katolikaj konceptoj de persono kaj ŝtato.

Sekve de tio, kiu intertempe fariĝis civila, nacie kaj internacie jura, konstitucia, la Katolika Eklezio antaŭenigu tiun principon, aparte substrekante la funkcion de la familio, kies dinecon kaj unuarangecon ĝi energie protektas kaj agnoskigas, kaj de interaj korpoj en ĉiuj sektoroj de la socio. Notinde ke la nocio “principo de komplementeco” jam evoluis ene la jura kulturo kaj akiris ankaŭ plursemantikan valoron, laŭ la kultura ramo branĉo en kiu estas utiligita.



Eksteraj ligoj it:Dottrina sociale

it:Encicliche

Itallingve [1][rompita ligilo]

Itallingve [2]

Latine [rerum Novarum http://www.vatican.va/holy_father/john_xxiii/encyclicals/documents/hf_j-xxiii_enc_15051961_mater_lt.html]

Latine: Centesimus Anno[3]

Latine: Laboren exercens. [4]