Principo de nekontraŭdiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La neceso neekzistadi kontraŭdiroprincipo de nekontraŭdiro estas postulo de racia penso kaj, kun la principo de identeco kaj la Leĝo pri elimino de tria, formas la bazon de la klasika aristotela logiko. Laŭ vortoj de Aristotelo, "oni ne povas diri pri io, ke ĝi estas kaj ne estas samaspekte kaj samtempe". Laŭ la simbolismo de la logika postularo, ĝi povas esti esprimita tiel:

 \neg (P \wedge \neg P).\!

La principo asertas ,ke ĉiu identa postulato aŭ analiza postulato (tio estas, ĉiu postulato kie la koncepto de tio dirita enhaviĝas en la subjekto) estas vera, kaj ties mala aŭ kontraŭdira estas falsa. Ekzemple, la postulatoj "A estas A""La egallatera triangulo estas triangulo" estas postulatoj necese veraj, ĉar nei ilin supozus fali en kontraŭdiron. Tiele, la principo de nekontraŭdiro permesas onin juĝi kiel falsan tion kio enhavas kontraŭdiron.

Laŭ Gottfried Wilhelm Leibniz kaj, ĝenerale, laŭ la raciismaj filozofoj, la principo de nekontraŭdiro estas denaska, tio estas, troviĝas en la homa animo sen neceso lerni ĝin. En siaj Novaj Eseoj, Lejbnico esprimas ĝin jene: "La principo de kontraŭdiro inkludas du verajn asertojn: la unua, ke postulato ne povas esti vera kaj falsa samtempe; la dua, ke ne povas okazi ke postulato estas nek vera nek falsa".