Anhalt-Zerbst (princlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Princlando Anhalt-Zerbst)
Anhalt-Zerbst
1252 – 1796

princlando • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Blazono de Anhalt-Zerbst

La princlando Anhalt-Zerbst estis historia germana princlando kiu ekzistis de 1252 ĝis 1396 kaj denove de 1544 ĝis 1796. Ĝi ekestis en la jaro 1252 sekve de diversaj separadoj de la anhalta heredaĵo de la Askanoj. En la sekva tempo formiĝis multaj flanklinioj en Anhalto, kiuj en 1570 kunkreskis gvidate de Anhalt-Zerbst al unuiĝinta princlando Anhalto. Jam en 1603 tamen okazis la venonta heredodispartigo, kiu kondukis al formiĝo de pluraj etŝtatoj. Krom Anhalt-Zerbst iuj estis Anhalt-Dessau, Anhalt-Köthen, Anhalt-Bernburg kaj Anhalt-Plötzkau. Rezidurbo de la princoj de Anhalt-Zerbst estis la urbo Zerbst.

En 1606 ĉiuj anhaltaj landopartoj konvertiĝis al reformita konfesio, en 1644 Anhalt-Zerbst tamen revenis al luteranisma konfesio. La ekzisto de du protestantaj konfesioj en Anhalto ne havis gravajn konsekvencojn.

En 1667 la princlando heredis per komplikita heredprocedo reglandon Jever en Frislando. La princoj mem nur malofte restadis en ĉi tiu fora parto de sia lando kaj anstataŭigis sin plejparte de proksima parenco. Kristnaskon 1717 la eta teritorio travivis teruran ŝtormtajdan katastrofon, kiu viktimigis pli ol mil homojn.

En 1747 Frederiko Aŭgusto fariĝis princo de Anhalt-Zerbst. Ĝis 1752 ankoraŭ regis lia patrino anstataŭ li. La princo plejparte restadis en Luksemburgo kaj regigis sian landon per kortegaj konsilantoj, kio favoris senordigitan regadon fakte dum lia tuta reganteco. En 1777/1778 li vendis du regimentojn el Zerbst kaj Jever (ĉ. 600 viroj) al la brita krono, kiuj tuj estis ŝipitaj al Nordameriko en la ribelantajn koloniojn. Multaj el la soldatoj jam ne travivis la transveturadon aŭ fuĝis post la alveno transoceanen.

En 1793 princo Frederiko Aŭgusto mortis sen viraj heredantoj, tiel ke la linio Anhalt-Zerbst formortiĝis. La reglando Jever iris laŭ ina heredsekvordo al lia fratino Zofia Aŭgusta Frederika, kiu intertempe cariĝis en Rusio kiel Katerina la 2-a. Ĉi tiu siaflanke instalis la vidvinon de sia frato, Frederika Aŭgusta Zofia (1744-1827), kiel „cara rusa gubernatorino“, kiu plenumis ĉi tiun servon ĝis 1806.

La pralando Anhalt-Zerbst estis disdonita en 1797 okaze de la Zerbst-a disdivido al la tri aliaj ankoraŭ ekzistaj linioj Anhalt-Dessau, Anhalt-Köthen kaj Anhalt-Bernburg. La urbo Zerbst mem estis lotata la 28-an de decembro 1797: gajninto estis princo Leopoldo la 3-a de Anhalt-Dessau.

La nomo Anhalt-Zerbst transvivis ĝis la 1-a de julio 2007 en la distrikto Anhalt-Zerbst en la federacia lando Saksio-Anhalto, kiu esence kongruis kun la princa teritorio escepte de Jever.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Castan: Hochschulwesen und reformierte Konfessionalisierung. Das Gymnasium Illustre des Fürstentums Anhalt in Zerbst, 1582-1652.- Halle: Mitteldeutscher Verlag 1999 (= Studien zur Landesgeschichte, 2). [Darin Geschichte zur Reformation und Konfessionalisierung von Anhalt-Zerbst im 16. und 17. Jahrhundert]