Princlando Moldavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Princlando Moldavio* respektive Moldavujo (rumane Moldova) estis historia regno en la sudorienta Eŭropo, kiu en 1859 kuniĝis kun Valaĥio (rumane: Valahia), formante en 1861 Rumanion.

Ĝia teritorio nun dividiĝas al du regnoj:

  • La parto oriente de rivero Prut estas aŭtonoma regno nomata Moldavio.
  • La okcidenta parto apartenas al Rumanio kaj tie same estas nomata Moldavio, sed ne formas propran administran unuon.
  • Aldone, parto de la iama princlando nun apartenas al Ukrainio.

Historio

La princlando ekestis ĉ. 1354 el pluraj regnetoj kaj estis feŭdaĵo de la hungaraj reĝoj. En 1359 ĝi sendependiĝis de Hungario. En 1812 okazis divido, la orienta parto Besarabio estis cedita de la otomanoj al Rusio. El tiu ĉi, parto estis cedita al Ukrainio en 1944. El tio fontas la nuna divido.


Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara