Princo Filipo, Duko de Edinburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princo Filipo

Princo Filipo, Duko de Edinburgo (angle: Prince Philip, Duke of Edinburgh), KG KT OM GBE AC QSO PC[1] (naskiĝis la 10-an de junio 1921 en Korfuo) estas la edzo de Reĝino Elizabeto la 2-a. Li estas nepo de reĝo Georgo la 1-a de Grekio kaj origine estis reĝa Princo Filipo de Grekio kaj Danlando.

Post kiam li ŝanĝis sian naciecon, li fariĝis konata kiel Filipo Mountbatten.

La 19-an de novembro 1947, li estis ordenita Kavaliro de la Ĝartero[2] kaj titolita "Lia Reĝa Moŝto"[3] kaj la 20-an de novembro 1947, li edziĝis kun Princino Elizabeto, la kondiĉa heredontino (nuntempa heredanto al la trono) de la Reĝo Georgo la 6-a, li fariĝis Duko de Edinburgo.[3] Li estis farita Princo de Unuiĝinta Reĝlando en 1957.

La Reĝino kaj Princo Filipo havas kvar infanojn, nome: Karlo, princo de Kimrujo, Princino Anne, Princo Andrew, Duko de Jorko kaj Princo Edward, Grafo de Wessex. Ili havas ok genepojn.

Referencoj

Eksteraj ligiloj