Princo de Monako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Reganta Princo aŭ Princino de Monako estas la suverena monarĥo kaj regnestro de la Monaka Princlando. Ĉiuj geprincoj ĝis nun uzis la nomon Grimaldi, sed apartenis al diversaj aliaj dinastioj en la vira princvico. La nuna Princo estas Alberto la 2-a.