Prinioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prinioj
Striflugila prinio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Prinia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cindrogriza prinio Prinia socialis en Hajderabado, Barato.
Senmarka prinio, Prinia inornata en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Grizbrusta prinio Prinia hodgsonii en Shamirpet, Distrikto Rangareddy, Andra-Pradeŝo, Barato.

La prinioj estas genro de malgrandaj insektovoraj birdoj apartenantaj al la paserina birdofamilio de Cistikoledoj. Ili estas ofte ankaŭ alternative klasata en la familio de Silviedoj. La nomo de la genro devenas el java prinya, la loka nomo de la Striflugila prinio.[1]

La prinioj estas foje menciataj kiel trogloditaj silvioj. Ili estas nebone konata grupo de tropika kaj subtropika Malnova Mondo, kie la ĉirkaŭ tridek specioj dividiĝas sufiĉe egalece inter Afriko kaj Azio.

Tiuj estas birdoj ĉefe de malfermaj habitatoj kiaj altaj herbejoj aŭ arbustaroj, en kiuj ili estas ne facile vidataj. Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj, ĉar migrado estas limigita al lokaj movoj pro malvarma vetero. Nereproduktantaj birdoj povas formi malgrandajn arojn.

Prinioj havas mallongajn flugilojn sed longajn graditajn vostojn. Ili estas tre senkoloraj birdoj, brunecaj aŭ grizaj supre (foje kun malhelaj strioj) kaj blankecaj sube. Kelkaj specioj havas diferencajn reproduktajn kaj nereproduktajn plumarojn. La beko estas tipa de insektovoraj, tio estas fajna kaj iom kurbata.

Specilisto en taksonomia ordo

Specioj iam lokitaj en Prinia sed nuntempe konsiderataj sufiĉe distingaj por meriti separataj genran traktadon estas la jenaj:

Referencoj

  1. Jobling, James A.. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.
  • Urban, E.K.; Fry, C.H. & Keith, S. (1997) The Birds of Africa, vol. 5. Academic Press, London. ISBN 0-12-137305-3