Printempa primolo
Printempa primolo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Printempa primolo floranta
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Primula veris L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La printempa primolo (Primula veris) estas kuracplanto el la genro primolo, familio primolacoj. La radiko de la primolo estas riĉa je saponino (5-10%).
Oni kolektas ties tigbazon, foliojn, florojn kaj sekigas ilin. Oni uzas la plantopartojn kontraŭ tusado, ekzemple en formo de teo.
Manĝeblo
Ĉiuj surteraj partoj uzeblas en salatoj, en patkukoj, aliaj bakitaj kukoj kaj en konfitaĵo. La floroj havas anizecan guston. Atentu: Iuj homoj estas alergiaj, do manĝu nur malmulton la unuan fojon. Eblas ankaŭ fari teon per ĝi.