Printempo de morto (filmo)
Printempo de morto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Halálos tavasz |
Produktadlando | Hungario |
Originala lingvo | hungara |
Kina aperdato | 1939 |
Daŭro | 94 minutoj |
Reĝisoro(j) | László Kalmár |
Scenaro | Lajos Zilahy |
Laŭ la verko de | romano de Lajos Zilahy |
Muziko de | Tibor Polgár |
IMDb | |
Printempo de morto, origine hungare Halálos tavasz estas grava nigra-blanka filmo en Hungario.
Rolantoj
- Pál Jávor, la amanto
- Katalin Karády, fraŭlino Edit
- Éva Szörényi
- Artúr Somlay, patro de Edit
- Tivadar Bilicsi
- Gyula Kamarás, grafo, kiu amindumas al Edit
- kaj aliaj
Historio
Soleca viro (Pál Jávor) promenadas sur bordo de Danubo, poste hejmenvenas, skribas adiaŭan leteron kaj mortigas sin. Dum la skribado venas mozaikoj, kiuj kaŭzis la sinmorton.
Grafo amindumas al fraŭlino Edit, sed ankaŭ Pál Jávor ekvidas Edit-on kaj tuj ekamas ŝin. Poste Edit havas 2 amantojn. Fine Pál Jávor forvojaĝas, kie li konatiĝas kun alia fraŭlino (Éva Szörényi). Ili planas la geedziĝon, sed en la lasta minuto aperas Edit, ĉar ŝi tiel decidas, ke Jávor pli bone konvenas. Jávor ne povas decidi.
Kaj la romano, kaj la filmo estis malpermesita, tamen ambaŭ portis sukcesojn. En la filmo debutis Katalin Karády, kiu post la filmo iĝis el nekonato al famulo. En la filmo estas parto, kiu iom ŝokis la publikon: ombro de Karádi sur la muro senvestiĝas.