Priono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Priono (de la angla proteinaceous infectious particle, proteina infekta partiklo) estas subklaso de proteino, kiu aperas en natura formo en la homa kaj alia besta organismoj. Iuj specoj estas danĝeraj por la organismo, kiel la malsano de Creutzfeldt-Jakob kaj kuruo en homoj, skrapioŝaftremo en ŝafoj kaj BSE aŭ bovofrenezo.

La studado de la malsanoj, el kiuj multaj poste estis nomitaj prionaj, komenciĝis en 1954, kiam Björn Sigurđsson resumis la rezultojn de siaj dudekjaraj esploroj pri tiel nomataj malrapidaj infektoj de ŝafoj kaj kaproj, el kiuj la plej konata kaj disvastiĝinta estis ŝaftremo aŭ skrapio. Baldaŭ en tiun grupon de infektoj oni enigis la infektan anemion de ĉevaloj, la afrikan febron de porkoj, la subakutan sklerozigan panencefaliton de homoj (malofta komplikaĵo post morbilo), la malsanon kuruo de aborigenoj de Nov-Gvineo kaj multajn aliajn malsanojn. Komence oni opiniis, ke ĉiuj similaj infektoj estas virusaj, kaj tial ili nomiĝis „malrapidaj virusaj infektoj”. Por ili estis karakterizaj multjara inkubacia periodo, malrapida pligraviĝo de la malsano, neevitebla mortiga fino. Poste, rezulte de esploroj de Stanley B. Prusiner kaj de aliaj sciencistoj, evidentiĝis, ke kaŭzoj de multaj el malrapidaj infektoj estas ne virusoj, sed prionoj. Nuntempe inter prionaj malsanoj estas multaj malsanoj de bestoj: ŝaftremo, bova spongeca (spongoforma) encefalopatio (bovofrenezo), spongeca encefalopatio de katoj, hufuloj, transdonebla encefalopatio de lutreoloj ktp, kaj kvar malsanoj de homo: malsano de Creutzfeldt-Jakob, kuruo, la sindromo de Gerstmann-Sträussler-Scheinker kaj fatala familia insomnio (sendormeco). Por ĉiuj prionaj malsanoj estas karakterizaj spongecaj kavoj en la cerbo surloke de detruitaj neŭronoj (nervaj ĉeloj). Tial la malsanoj nomiĝas „transdoneblaj spongecaj encefalopatioj”.